Herbo ĉe la domo (v5) (alia melodio)
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
HERBO ĈE LA DOMO
(traduko de ruslingva kanto, de ensemblo “Zemljane”: https://youtu.be/C4Pajis7OOU?si=qQ8mq534wrQ_cGhn)
La Ter’ en vitro de kabin’,
La Ter’ en vitro de kabin’,
La Ter’ malantaŭ vitro de kabin’.
Kaj kiel filo pri patrin’,
Kaj kiel filo pri patrin’,
Sopiras ni pri l’ Ter’ en malproksim’.
Sed steloj malgraŭ io ajn,
Sed steloj malgraŭ io ajn
Malvarmas ĉirkaŭ ni en la ĉiel’.
Kaj ĉiun tagon de semajn’,
Kaj ĉiun tagon de semajn’
Ni finas kun la penso pri la Ter’.
Kaj sonĝas ni ne bruan kosmodromon,
Kaj ne malvarmon de eterna nokt’.
Sed sonĝas herbon ĉe la kara domo,
Verdegan herbon sur la hejma kort’.
Ni flugas laŭ orbita rond’,
Laŭ vojo ĉirkaŭ tuta mond’,
Laŭ vojo de danĝero kaj minac’.
Kuraĝo, risko kaj obstin’
Laŭ vojo tiu gvidas nin
Plektante la muzikon de la spac’.
En stranga nebuleca for’
La Tero brilas en la glor’.
Vespera kaj matena sunaŭror’.
Atendas filon la patrin’,
Atendas filon la patrin’,
Kaj l’ Ter’ sopiras atendante nin.
Kaj sonĝas ni ne bruan kosmodromon,
Ne vivon laŭ reĝimo kaj tagord’.
Sed sonĝas herbon ĉe la kara domo,
Verdegan herbon sur la hejma kort’.
Kaj sonĝas ni ne bruan kosmodromon,
Ne spacon sen kutima horizont’
Sed sonĝas herbon ĉe la kara domo,
Verdegan herbon sur la hejma kort’.
Kaj sonĝas ni ne bruan kosmodromon,
Kaj ne malvarmon de la stela mond’.
Sed sonĝas herbon ĉe la kara domo,
Verdegan herbon sur la hejma kort’.
Kaj sonĝas ni ne bruan kosmodromon,
Kaj ne obstaklojn de severa sort’…