[Arkones 37] Mark Fettes: Post‐prezidaj, post‐pandemiaj, por-planedaj pripensoj
Bjalistoka Esperanto-Societo publikigis antaŭ 2 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Prelego de Mark Fettes prezentita en ARKONES (ARtaj KONfrontoj en ESperanto), 15–17 de septembro 2023. Priskribo de la aŭtoro:
La jaro 2020 por multaj el ni ŝajnas marki limon inter du epokoj – iom simile, kiel 1989 neatendite signis la finon de la Malvarma Milito kaj la komencon de nova, akceliĝanta fazo de tutmondiĝo. Ne temas nur pri la Kovim‐pandemio, kies profundaj spuroj restas ne nur en nia sano kaj sansistemoj, sed ankaŭ en la kreskanta malfidemo al la kapablo aŭ volo de registaroj ŝirmi kaj prizorgi nin. Tiuj jaroj ekde 2020 vidis ankaŭ pliakriiĝon de la simptomoj de klimat‐ŝanĝiĝo, eksplodon de plenskala milito de Rusio kontraŭ Ukrainio, demokratiajn krizojn en Usono kaj Brazilo, kaj aliajn zorgigajn evoluojn. Kompreneble ni esperantistoj same travivis tiujn mondskuajn eventojn kaj
spertas iliajn sekvojn. Samtempe okazas evoluoj kiuj tuŝas nin pli rekte.
La virtuala okazigo de la Universala Kongresoj en 2020 kaj 2021 estas nur la plej okulfrapa indiko de la plivastiĝo de enretaj renkontiĝoj, per kiu la “tradicia” kaj la “reta” movadaj generacioj reinterproksimiĝas. Tiu evoluo koincidas kun la fino de la roterdama epoko de UEA, ŝanĝo ne nur de sidloko sed de organizaj konceptoj kaj metodoj. Kaj por mi persone, fininte sesjaran periodon kiel Prezidanto de UEA en la Lahtia kongreso de 2019, temas pri sufiĉe neta divido inter la jaroj “antaŭ” kaj “post” tiu sojla jaro 2020. Se do ni vivas en nova epoko, kion ĝi signifas por nia movado kaj por nia mondo? Ne havante kristalan globon por rigardi la estontecon, mi tamen dividos kun vi kelkajn pensojn pri ĝi.