Viaj okuloj verdaj – Feri Floro – Esperanto
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 13 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Feri Floro kantas “Viaj okuloj verdaj”. La kanton komponis li mem, kaj la teksto estas de Feri Floro kaj Liven Dek. La bildosinsekvo estas aranĝita de Philip Scott Johnson. Jen ĉi-sube la kantoteksto:
Viaj okuloj verdaj
Viaj okuloj verdaj,
potence teneraj,
elmontras sin liberaj,
ne aĉeteblaj.
Viaj okuloj verdaj,
pasie sinceraj
logas min senvorte,
klare kaj forte.
Lasu ilin min serĉi
kaj mian koron trovi.
Tuŝu mian animon
per via rigard´.
Lasu ilin min serĉi
kaj mian koron trovi.
Tuŝu mian animon
per via rigard´,
por ĉiam’.
Viaj okuloj verdaj,
volupte serenaj,
montriĝas suverenaj
kaj amoplenaj.
Viaj okuloj verdaj,
nature liberaj
logas min senvorte,
klare kaj forte.
Lasu ilin min serĉi
kaj mian koron trovi.
Tuŝu mian animon
per via rigard´.
Lasu ilin min serĉi
kaj mian koron trovi.
Tuŝu mian animon
per via rigard´,
por ĉiam’.