#VK23 Dana Roskilde Festivalo – muziko, arto, aktivismo, libereco kaj Esperanto
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Post du monatoj okazos Roskilde-Festivalo 2025 (28/jun-6/jul)! Vidu detalojn ĉe:
https://eventaservo.org/e/roskildefestivalo2025
En tiu ĉi video, preparita por la 4-a Virtuala Kongreso de Esperanto (okazinta en novembro 2023 kaj nun re-spektebla per UEAviva) la preleganto Jacob Nordfalk rakontas pri Roskilde-Festivalo en Danio, unu el la plej grandaj (pli ol 100 mil partoprenantoj) kaj malnovaj (jam 50 jarojn!) rok- kaj muzikfestivaloj en Eŭropo, kaj laŭ multaj – ankaŭ plej bunta kaj mojosetosa!
Laŭ ĝia devizo RF estas 8-taga festivalo de muziko, arto, aktivismo kaj libereco. Jam de pluraj jaroj ankaŭ esperantista komunumo havas sian belan kontribuon kaj kunkreas ĝin per kuna amuziĝo kaj laboro.
Venu kaj aŭskultu pri ĉi-jara festivalumado kaj kial nepre endas jam aliĝi al Roskilde-Esperanto-teamo!