Flugiloj (v1)
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 2 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
FLUGILOJ
(traduko de ruslingva originalo de Eŭgeno Malkov)
La flugilojn havas muŝo kaj birdeto,
Kaj flugadas ili en la blu-altec’.
Sed naskiĝis homo eĉ sen flugileto,
Kaj flugadas homo nur per sonĝ-revec’.
Kiel la naturo al l’ homar’ ne justas,
Kiel malfeliĉa estas homa voj’.
Per rigard’ desupre ĉio tera ĝustas,
Sed l’ ĉielon vidi – malfacila ĝoj’.
Strebas ni ĉielen, kiel kiu povas,
Kaj libere ŝvebas en lazur-revar’.
Sed flugilojn havi – brakoj nin ne donas,
Ne kovriĝas ial brakoj per plumar’.
Sed se ni imagos, ke elpensis iu,
Iu tre saĝema kiel flugu ni…
Homoj scipoviĝis, kaj flugadas ĉiu.
Manĝi, dormi povas dum flugado vi.
Jen bonege estus! La homaro vidas,
Ke desur l’ ĉielo belas nia mond’.
Nuboj, konsistantaj el lanugo, ridas,
Logas nin al mola kusenega rond’.
Se vi tutliberas de ŝarĝaĉo tera,
Do dum korpflugado fulgas supren pens’.
Do pensado estas versa kaj libera,
Barojn ne renkontos viaj kor’ kaj mens’.
Iĝus ni aliaj korpe kaj anime,
Ĉiujn terajn timojn neniigus hom’.
Amus ni pli pure, amus pli esprime,
Kaj problem’ ne irus al Amora dom’.
Kiel do domaĝe, ke flugiloj mankas,
Ke flugadas homoj nur per sonĝ-revec’.
La ĉielon homoj pri atendo dankas,
Kaj esperas flugi en la blu-altec’.