“La Bluso”
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 2 Spektoj
- Komentu!
- 1
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Estas mia originala kanto kaj estas registrita dum la UK-111a en Aŭstrio (Graco) en la jaro 2026. Filmis Rogener Pavinski.
Jen la teksto:
***
La nokto longas. Lante fluas horoj
Malantaŭ la fenestro plendas pluv’
Maltrankvileco nestas en la koro
Kaj mi ne povas dormi plu
La mondo pasas tra la temp’ turbula
Obtuze knaras la sistem’
L’ homaro paŝas kiel somnabulo
Al la Malluma temp’
RF:
Ĉu l’ mondo povas esti bona?
Ĉu l’ mondo povas esti justa?
Jam misfunkcias la geopolitiko
Titanik’ iras al glacia mont’!
Surŝipe daŭre sonas la muziko
Sed katastrof’ atendas ĉe la horizont’!
La ŝanĝoj venas hastaj kaj knokaŭtaj
Ĉiu novaĵo venas kiel ŝok’
La mondo kun doloro deĵetas sian haŭton
Foriras la epok’
RF:
Problemoj venas de ĉiuj flankoj
Kvazaŭ l’ novaĵoj de l’ batala kamp’
Okazis krizoj kaj l’militoj sangaj
Okazis l’ pandemio kaj nun okazas Trump!
Matenas jam en mondo granda
Post la fenestro la pluvo jam ne bruas
Kion portas l’nova tago por ni kaj niaj landoj?
Ĉu ankoraŭ estas tempo?
Aŭ estas jam malfrue?
Jes l’mondo povas esti bona!
Jes l’mondo povas esti justa!
Se ni kuraĝas kaj se ni saĝas
Kaj se ni agas ĝuste
Jes, l’mondo povas esti bona!
Jes, l’mondo povas esti justa!
Jes, l’ mondo povas!