Revenu kun ombrelo (v1) (alia melodio)
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
REVENU KUN OMBRELO
(Multlingva kanto de Alexander Kureev (Project The19))
(https://music.youtube.com/playlist?list=OLAK5uy_meCF87futQIdNk5wDFmY2NvfZtXGEA2zk)
Sekvas post ondo la ond’,
spuroj sur sablo degelas. Kaŝas
sonĝojn en la sobra mond’ –
for de l’ okuloj mister’ miraĝas.
Ŝajnas vi trans horizont’.
Kio se mond’ estas nur hazardo?
Kio se mi vin sopiras arde?
Urbo sub pluva ĉiel’.
Vi revenu al mi, venu vi kun ombrel’
plej rapide.
Kie?
Per ĉielark’ donu signon – kie vi?
Kordoj silentas,
Vente
flugu al ĉi tiu bordo. Lumon de
karaj okuloj viaj
mi
so-
-piras tiel
en ĉi-moment’.
Lokoj de nia amor’,
temp’ foliumas la paĝojn miajn.
Gardas kareson memor’.
Voĉo amata kaj am’ senlima.
Ŝajnas, ke ĝi estas for.
Kio se mond’ estas nur hazardo?
Kio se mi vin sopiras arde?
Urbo sub pluva ĉiel’.
Vi revenu al mi, venu vi kun ombrel’
plej rapide.
Nova de Luno vizaĝ’,
temp’ de planeda parad’. Komence –
nia senfina vojaĝ’
haltos en centro de l’ Universo.
Pensoj por homoj de saĝ’.
Kio se mond’ estas nur hazardo?
Kio se mi vin sopiras arde?
Urbo sub pluva ĉiel’.
Vi revenu al mi, venu vi kun ombrel’
plej rapide.
Kie?
Per ĉielark’ donu signon – kie vi?
Kordoj silentas,
Vente
flugu al ĉi tiu bordo. Lumon de
karaj okuloj viaj
mi
so-
-piras tiel
en ĉi-moment’.
Signu per la ark’ en ĉiel’,
signu per la ark’ en ĉiel’.
Signu per la ark’ en ĉiel’,
signu per la ark’ en ĉiel’.