Belega foro reva (v1)
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
BELEGA FORO REVA
(traduko de ruslingva originalo: https://youtu.be/DRYzImN_bDM?si=U8ejCwRRR5SNIUjw)
Voĉo venas el belega foro reva.
Voĉ’ matena en arĝenta brila ros’.
Voĉo venas, kaj loganta voj’ ĥimera
Turnas kapon karusele en patos’.
Belega foro reva,
Ne estu tro severa,
Ne estu tro severa,
Ne estu ja vi.
De pura fonto vera
Al bela foro reva,
Al bela foro reva
Komencas vojon mi.
Voĉo venas el belega foro reva.
Vokas ĝi al malproksima rava ter’.
Voĉo venas kaj demandas min severe:
“Kion vi por morgaŭ faris ĝis vesper’?”
Aĥ, reva foro bela,
Ne estu tro kruela,
Ne estu tro kruela,
Ne estu ja vi.
De pura fonto vera
Al reva foro bela,
Al reva foro bela
Komencas vojon mi.
Ĵuras mi, ke agos dece kaj honeste,
Kaj amikon mi ne lasos en malĝoj’.
Voĉo vokas kaj forprenas min senreste
Al kurado laŭ senspura longa voj’.
Belega foro reva,
Ne estu tro severa,
Ne estu tro severa,
Ne estu ja vi.
De pura fonto vera
Al bela foro reva,
Al bela foro reva
Komencas vojon mi.
Aĥ, reva foro bela,
Ne estu tro kruela,
Ne estu tro kruela,
Ne estu ja vi.
De pura fonto vera
Al reva foro bela,
Al reva foro bela
Komencas vojon mi.