CH0PSTiCk – Ekstere Brulas La Mond’
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 4 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
El la EP/From the EP:
“Transe D’Amo Kaj Doloro”
Dec 2024
Elŝutu la EPon NUN per mia Bandcamp-paĝo! Ligilo en mia kanal-priskribo.
Download the EP NOW through my Bandcamp page! Link in my channel description.
TEKSTO:
Hodiaŭ havas mi rendevuon
Por eviti tutmondan detruon
Ĉu ankaŭ eblus telefoni vespere?
Ĉar ne plu taŭgus posttagmeze
Nun mortas miloj da infanoj
Do tuj ŝanĝiĝis miaj planoj
Devas mi daŭrigi la batalon
Por plena egalec’ kaj paco,
do…
[Antaŭrefreno:]
Pardonu, pardonu, pardonu min, (2x)
ĉar…
[Refreno:]
Ekstere brulas la mond’
Kaj ĝi ne donas al mi tempon por vi
Atendiĝas mia respond’
Pri kiam vi povos rendevui kun mi
Ekstere brulas la mond’!
Hodiaŭ havas mi la mision
Ĉeesti ĉi demonstracion
Ĉu ankaŭ eblus rendevui matene?
Ĉu vi ricevos min bonvene?
Hodiaŭ vokis la faŝistoj
Ili minacis nin migrintojn (La fekuloj…!)
Devas mi daŭrigi la klopodon
Kontraŭ ilia kreskanta povo,
do…
[Antaŭrefreno]
[Refreno:]
Ekstere brulas la mond’
Kaj ĝi ne donas al mi tempon por vi
Atendiĝas mia respond’
Pri kiam vi povos rendevui kun mi
Ekstere brulas la mond’
Kaj ne donas ajnan pacon al ni
Hodiaŭ mi pridemandis ĉion
Ĉu ni ĉiuj strebas al nenio?
Ĉu, antaŭ ŝanĝoj, bomboj falos?
Sed nur por vi, mi ĉion faros!
[Refreno:]
Ekstere brulas la mond’
Kaj ĝi ne donas al mi tempon por vi
Atendiĝas mia respond’
Pri kiam vi povos rendevui kun mi
Ekstere brulas la mond’
Kaj ne donas ajnan pacon al ni
Atendiĝas mia respond’
Pri kiam vi povos rendevui kun mi
Ekstere brulas la mond’!!