Esperanto en Fontaine-de-Vaucluse – 2
Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 2 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
La fonto estis konata ekde la romia epoko. Plinio la Pli Maljuna citis ĝin sub la nomo de “nobilis fons Orgae”, kiu signifas “nobla fonto de Orga”. Tamen kio estas “Orga”? Serĉante en la interreto mi vidis en la itala libro “Storia confidenziale della letteratura italiana – volumeno 1”, ke Petrarko korektis la nomon, dirante ke temas pri “Sorga”, kiu estas la rivero Sorgue.
Cetere tiu granda itala poeto (1304-1374) pasigis kelkan tempon kun sia amata Laŭra ĉe la riverbordo en – aŭ ekde – 1337. Poste li skribis: “La tre glora fonto de la Sorgue, fama en si mem delonge, fariĝis eĉ pli fama per mia longa restado kaj per miaj kantoj.”
En la urbeto ekzistas – krom eta muzeo pri tiu poeto, muzeo pri speleologio, alia malgranda muzeo kaj granda akvomuelilo, kie oni fabrikas paperon – la preĝejo “Notre Dame et Saint Véran” el la 11-a jarcento kaj, sur alta monto, la restaĵoj de kastelo de la episkopoj de Cavaillon.
Antaŭ ol ekscii ĉion tion, mi kaj mia edzino vizitis Fontaine-de-Vaucluse, kiam ni promenis aŭtomobile en Provenco (Provence), granda kaj bela regiono en la sudo de Francio. Ĝiaj ĉefaj urboj estas Marsejlo (Marseille), Nico (Nice), Tulono (Toulon), Avinjono (Avignon), Arles, Aix-en-Provence.
Alveninte al la urbeto ni vidis unue, proksime al malgrandega parkejo en la eta centro, la menciitan preĝejon “Notre Dame et Saint Véran”, kiu bedaŭrinde estis fermita (kaj kiu meritus restaŭradon). Proksime ni vidis vojmontrilojn montrantajn la direkton al la fonto kaj al la aliaj vidindaĵoj en Fontaine-de-Vaucluse.
Dank’al la fonto la urbeto estas grava turisma vidindaĵo, tamen, ĉar ni alvenis frue, antaŭ la deka, ni estis la solaj sur la riverborda pado kiu – suprenirante ĉirkaŭ 600 metrojn – kondukas al la fonto.
La pejzaĝo estas belega; impresas ĉiujn la rivero kun sia kristala helverda akvo, la ĉirkaŭaj montoj kaj la klifo ĉe kies piedo estas la fonto.
Malbonŝance ni ne povis vidi la propran fonton, ĉar proksime al ĝi la pado estis barita pro la risko de faloj de ŝtonoj. Malgraŭ nia seniluziiĝo la vizito de Fontaine-de-Vaucluse kaj la piedirado laŭlonge de la rivero tute valoris la penon.
Ĉe la komenco de ĉi tiu teksto mi menciis Esperanton. Nun finfine mi malkaŝas, kio ekzistas en la urbeto en Esperanto:
Sur la roka muro flanke de la pado kiu kondukas al la fonto mi vidis tabuleton en la itala kaj alian en Esperanto (kun la traduko de la teksto de la unua). Tie legeblas jeno:
“En ĉi tiun fermatan valon, fuĝante la plezurojn mondumajn, Francisko Petrarko venis ŝirmi sian meditadon en aŭtuno de la jaro 1337. Fidela al la kulto de Laŭra kaj al la studado de la antikveco, nenian lokon li havis pli kara al sia koro nek pli favora al sia genio. La urbo Valkluzo al sia poeto en aŭgusto 1937.”
Sub tiu teksto estas la franclingva klerigo, ke ĝi estas en la internacia lingvo Esperanto.
Ellaborante tiun ĉi videaĵon, mi vidis, ke tiu tabuleto jam troviĝas en la esperanta versio de la vikipedia artikolo pri Petrarko.