Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • La teamo de Aperu! venkis en konkurso! Ankaŭ estas ekscitaj novaĵoj! Legu pli en nia lasta blogafiŝo.

    ×
  • La programa kodo de Tubaro nun estas libera! 🎉 Legu pri ĝi en nia blogafiŝo ĉe Aperu!

    ×
  • La ĉefpaĝo de Tubaro ne plu estos inundita de amaso de similaj filmoj! Legu pli en la lasta blogafiŝo.

    ×

Esperanto en Fontaine-de-Vaucluse – 1

Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 1 jaro en Esperanto Ĉu ne?

Neniu ĝenro specifite.

Proponu ĝenrojn

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

Leginte la titolon de tiu ĉi teksto, vi eble pensis, ke en Fontaine-de-Vaucluse ekzistas Esperanto-klubo – aŭ iu grupo de esperantistoj – aŭ okazis Esperanto-aranĝo. Nu, tion mi ne scias. Mi donis tiun titolon nur, ĉar mi vidis ion skribitan en Esperanto en la urbeto.

Fontaine-de-Vaucluse situas en suda Francio. Vaucluse estas unu el la – nuntempe – 101 francaj departementoj, kaj Fontaine signifas “fontano”. Tamen fakte ne temas pri fontano. La nomo de la urbeto rilatas al fonto.
Kiam mi serĉis pri Fontaine-de-Vaucluse en la esperanta Vikipedio, mi ne vidis artikolon pri ĝi, aŭ – pli ekzakte – Esperanto ne troviĝis en la listo de la lingvoj en kiuj estas artikolo pri la urbeto. Sed nun – en junio de 2024 – ekzistas eta artikolo en Esperanto, tamen ĝi eĉ ne mencias la fonton.

Kiel mi diris, Fontaine-de-Vaucluse estas urbeto, aŭ vilaĝo, kie loĝas – laŭ Vikipedio – malpli ol 600 homoj. Malgraŭ tio ĝi estas unu el la preskaŭ 35.000 francaj komunumoj kaj do havas urbestron (aŭ urbetestron) kaj komunuman konsilantaron. Ĝis 1946 ĝia nomo estis nur “Vaucluse” (el la latina “Vallis Clausa”, kiu signifas “malferma valo”), do ĝi havis la saman nomon kiel la departemento, kiu estis kreita en 1773.

La urbeto dankas sian konatecon al la menciita fonto. Pri ĝi mi donas kelkajn informajn kiujn mi ankaŭ ĉerpis el la franclingva Vikipedio.

Fontaine-de-Vaucluse situas en – aŭ proksime al – la ĉeno de “montoj de Vaucluse”, kiuj konsistas el kalkŝtono el la sekundara epoko, ofte trapenetrebla, kio permesas al akvo enfiltriĝi profunden, tiel ke formiĝas subteraj riveroj. Pli profunde, la pli malmolaj, netrapenetreblaj ŝtonoj malhelpas la naturan fluon de tiuj riveroj, kaj en kelkaj lokoj la akvo aperas kvazaŭ fonto.

Fontaine-de-Vaucluse troviĝas ĉe la piedo de giganta, 230 ĝis 240 metrojn alta klifo, kie la akvo trarompis la rokojn, aperante sur la tero. Tie ekzistas tipo de sifono, 308 metrojn profunda, el kiuj 223 estas sub la marnivelo. La eksterordinara fonto donis sian nomon al ĉiuj “Vauclusianaj fontoj” en la mondo.

La unuaj esploradoj de la abismo komenciĝis en 1878, kaj la plej malalta loko, 308 metrojn sub la surfaco de la kaverno, estis nur atingita en 1985 fare de roboto de la Speleologia Societo de Fontaine-de-Vaucluse.

La fonto estas la plej granda en Francio kaj la kvina plej granda en la mondo, kun ĉiujara akvofluo de 630 milionoj da kubaj metroj (20.0 m3/s). La elfluo fariĝas sensacia dum periodoj de riveraltiĝo (vintre kaj printempe), kiam la flu-kvanto povas atingi 90 m3/s kaj kelkfoje eĉ 170 m3/s. Pro tio la rivero kiun la fonto estigas – la Sorgue – estas tuj tre grandvolumena.

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Kiu estas ronda?

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?