Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • ✨ Rigardu Aperu.net por vidi liston de plej popularaj filmoj!

    ×

Pri Imperiestroj (1)

Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 3 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Neniu ĝenro specifite.

Proponu ĝenrojn

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

(Tiu ĉi duparta artikolo aperis unue en la Esperanta Retradio en februaro de 2017.)
Jen la teksto:

Kiam mi estis infano en Germanio, mi aŭdis ofte la vorton “Kaiser” (prononcata “kajzer”), kiu signifas “imperiestro”. Evidente mi ne vivis en la epoko de la imperio, sed la vorto estis dirita ne malofte, ekzemple en filmoj. Por mi – infano – la “Kaiser” estis aŭ germana imperiestro, precipe Vilhelmo la 2-a, aŭ la aŭstra, Francisko Jozefo la 1-a. Poste mi eksciis en la lernejo, ke ekzistis pluraj “Kaiser” pli frue, unue la romiaj kaj – ekde 800 p.K. – ĝermanaj kaj la imperiestroj de la Sankta Romia Imperio. Mi ankaŭ lernis pri la franca imperiestro Napoleono la 1-a. Pli malfrue mi eksciis pri la etiopa imperiestro Hajle Selassie kaj trovis tre strange, ke ekzistis tia titolo en Etiopio. La samon mi pensis, kiam mi legis pri imperiestro en Meksiko kaj pri la brazila.

Ekde tiam mi demandis min kelkfoje, kial oni nomas iun reganton “imperiestro” (aŭ “Kaiser”) kaj kiel oni gajnas tiun titolon. Sed nur antaŭnelonge mi serĉis informojn. Konstateblas, ke ne estas ĝenerala respondo. Necesus esplori ĉiun kazon.

Hodiaŭ mi parolos iomete pri la titolo “Kaiser” – en la germana – kaj “imperiestro” en Esperanto. La informojn mi ĉerpis el diversaj vikipediaj artikoloj.

La vorto “Kaiser” devenas de la romia alnomo “Caesar” (prononcita en la antikva Romo – Romio – kiel “kajzar”, en Esperanto “Cezaro”). Gaius Iulius Caesar (Gajo Julio Cezaro) estis la fama generalo, konsulo kaj diktatoro kiu konkeris multe da regionoj en Eŭropo, norda Afriko kaj Malgrandazio en la unua jarcento a.K. En la unua jarcento p.K. la alnomo estis transformita en imperian kvalifikaĵon.

En tiu epoko jam estiĝis la ĝermana pruntvorto “keisar”, kiu prenis malsamajn, sed similajn formojn en diversaj ĝermanaj lingvoj. Multe pli malfrue, dum la Mezepoko, la slavoj pruntis la romian vorton, kiu poste iĝis en la rusa “царь” (carj), kiu estas “caro” en Esperanto.

En aliaj eŭropaj lingvoj (specife la romanaj kaj la angla) la vortoj kiuj signifas “imperiestro” devenas de la latina vorto “imperator” (kiu estis la titolo de la plej grava generalo, aŭ militestro). “Post la fino de la romia respubliko, la romia ĉefulo uzis tiun kromnomon, kaj dum la jaroj ĝi perdis sian armean signifon kaj fariĝis titolo de politika potenco.” (Vikipedio)
Vidu la titolon en kelkaj lingvoj: “imperatore” (itale), “empereur” (france), “emperor” (angle), “imperador” (portugale) – kaj evidente “imperiestro” en Esperanto.

Ankaŭ vortoj ne devenaj de “Caesar” aŭ “imperator”, sed kiuj estas la titoloj de kelkaj regantoj, estas tradukataj kiel “imperiestro”: “Huangdi” (reganto de Ĉina Imperio), “Basileus” (regantoj de la Bizanca Imperio), “Ten-no” (Japanio), “Granda Mogolo” (Mogola Imperio – sed en tiu kazo oni ĝenerale konservas la esprimon aŭ vorton “Granda Mogolo / Grandmogolo”), “Negus Negesti” (kiu signifas “Reĝo de la reĝoj” en Etiopio).

Estis kelkaj imperioj – t.e. fortaj nacioj kiuj superregis aliajn popolojn – kies regantoj ne havis la titolon “imperiestro”; ekzemple la titolo de la reganto de Unuiĝinta Reĝlando, kiu estigis la Britan Imperion, estis “Reĝo/Reĝino”; la samo okazis kun la granda portugala regno de la 16-a kaj 17-a jarcentoj. En la kazo de la persa imperio, la regantoj estas nomataj aŭ konsiderataj “Grandaj Reĝoj”. Kurioze estas, ke de 1876 ĝis 1948 la britaj reĝoj kaj reĝinoj portis la titolon “Imperiestro/Imperiestrino de Hindio”.
Kiel oni iĝis imperiestro? – En mia venonta artikolo mi donos kelkajn ekzemplojn.

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Se oni laboras, oni devas gajni …

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?