Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • ✨ Rigardu Aperu.net por vidi liston de plej popularaj filmoj!

    ×

Pri Imperiestroj (2)

Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 3 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Neniu ĝenro specifite.

Proponu ĝenrojn

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

En mia antaŭa artikolo mi donis informojn pri la titolo “imperiestro”. Hodiaŭ mi aldonas kelkajn ekzemplojn pri kiam kaj kiel homoj iĝis imperiestroj.

Franka Regno: Ĉar la franka reĝo Karolo la Granda (Karlomagno) estis venkinta plurajn eŭropajn popolojn, li gajnis grandan potencon. Kiam Papo Leono la 3-a fuĝis en 799 p.K. el Romo al la urbo Paderborn en Germanio, Karlomagno protektis lin; la sekvan jaron Papo Leono la 3-a kronis lin en Romo kiel imperiestron.

Francio: Ankaŭ la franca Napoleono Bonaparte venkis plurajn eŭropajn landojn. Pro tio la francaj popolo kaj Senato voĉdonis por ke li iĝu imperiestro. En 1804 li mem kronis sin kiel imperiestro – kun la nomo Napoleono la 1-a – en la katedralo “Notre Dame” de Parizo. Papo Pio la 7-a ĉeestis la ceremonion.

Aŭstrio: Post la kronado de la franko Oto la 1-a (Oto la Granda) en 962 estiĝis imperio, kiu poste estis nomata “Sankta Romia Imperio”, kiu ekzistis ĝis 1806. Ekde 1439 preskaŭ ĉiam la arkidukoj de la dinastio Habsburgo estis la imperiestroj. Du jarojn antaŭ la fino, do en 1804, kiam Napoleono kronis sin mem, la tiama imperiestro de la Sankta Romia Imperio, la habsburga Francisko la 2-a, volis, ke lia lando, Aŭstrio, havu la saman statuson kiel Francio kaj Rusio (kie la titolo de la imperiestro estis “caro”) kaj pro tio deklaris sin “Imperiestro de Aŭstrio” (kun la nomo Francisko la 1-a). En 1806 li abdikis la imperiestrecon de la Sankta Romia Imperio kaj deklaris ĝin estingita.

La E-Vikipedio asertas: “Ekde la jaro 1804 ‘inflacio’ de titolo [imperiestro] okazis, ĉar ekde kiam Napoléon imperiestriĝis, pluraj reĝoj volis esti ‘imperiestro’.” Sed – kiel ni vidos – ne nur reĝoj.

Haitio: Haitio estis kolonio de Francio. Je la fino de la 18-a jarcento, ĝi komencis lukton por sendependeco kaj venkis la francajn trupojn en 1804. La saman jaron la ĉefo de la haitianoj proklamis sin mem imperiestro (kun la nomo Jakobo la 1-a), sed jam en 1806 li estis renversita kaj mortigita.

Meksiko: En 1821 la lando (multe pli granda ol hodiaŭ) gajnis sendependecon de Hispanio, kaj en 1822 la kongreso proklamis la ĉefon de la ribeluloj imperiestro de Meksiko. Sed tiu “imperio” ekzistis nur ĝis la sekvan jaron. – En 1863, post civilmilito inter konservativuloj kaj liberaluloj, Meksiko estis okupita de francaj trupoj, kaj la konservativuloj elektis – kun konsento de la franca imperiestro Napoleono la 3-a – la aŭstran arkidukon Maksimiliano kiel imperiestron. Ankaŭ tiu dua meksika imperio daŭris tre mallonge, nur ĝis 1867, kiam la francaj trupoj foriris kaj la respubliko estis restarigita.

Brazilo: Brazilo estis portugala kolonio. Kiam la francoj okupis Portugalion, la portugala reĝo kaj lia familio fuĝis al tiu kolonio (en 1808). En 1821 li decidis reiri al Portugalio. La Reganta Princo – Petro – restis en Brazilo por regi la kolonion. Sed ekzistis fortaj movadoj por igi Brazilon sendependa de Portugalio. La ĉefoj konvinkis la princon deklari la sendependecon, kaj li iĝis imperiestro de Brazilo (kun la nomo Petro la 1-a) per aklamo en 1822. La brazila imperio daŭris ĝis 1889. Tre grava kaj klera imperiestro estis Petro la 2-a, kiu regis dum pli ol 40 jaroj, de 1841 ĝis la fino de la imperio.

Francio: En 1852 la unua Prezidento de la franca respubliko, Charles-Louis-Napoléon Bonaparte (Karolo-Ludoviko-Napoleono Bonaparte), okazigis baloton por la restaŭro de la imperieco; granda plimulto de la francoj voĉdonis favore, kaj en decembro de la sama jaro Napoleono lasis sin deklari imperiestro de la francoj, kun la nomo Napoleono la 3-a (la 2-a estis filo de la 1-a, sed mortis tre frue).

Germanio: Inter 1870 kaj 1871 okazis milito inter Prusio kaj Francio. Kiam Prusio venkis, pluraj germanaj regantoj (Germanio estis dividita en pli ol 30 regnoj) deziris, ke la prusa reĝo Vilhelmo la 1-a akceptu la titolon “Germana Imperiestro”. Unue li ne volis, sed la fama kanceliero Bismarck konvinkis lin, kaj fine li estis proklamita “Germana Imperiestro” en la palaco de Versajlo (do en Francio). Tiel estiĝis la dua germana imperio. La Sankta Romia Imperio estas konsiderata la unua.

Evidentas, ke en pluraj kazoj la imperiestro regis ne grandegan regnon, en kiu vivis diversaj popoloj, sed nur unu landon.

(P.S.: Pri la brazila imperiestro Petro la 2-a vidu miajn tri videaĵojn titolitajn “La brazila imperiestro Petro la 2-a”.)

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Kiu havas flugilojn?

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?