La Internacia Tago de la Gepatra Lingvo kaj Renaskiĝo
Esperantigitaj Videoj publikigis antaŭ 11 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
La mesaĝo de S-ino Irina Bokova, Ĝenerala Direktoro de Unesko, kadre de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, la 21-an de februaro, 2015 – kiel unua parto de tiu ĉi dokumentfilmo. La dua parto, “Renaskiĝo”, temas pri la Anar-samea lingvo kaj estas.
.
La uzo de la anar-samea lingvo ek-malkreskis signife jam en la 1950aj jaroj. Gravaj kialoj estis la edukaj internulejoj, la finna asimila politiko, kaj la malalta statuso de la anar-samea.
.
Unesko listigas hodiaŭ la anar-samean inter la serioze endanĝerigataj lingvoj.
.
Kielâpiervâl, la Aanar-Samea lingvo-nesto estis fondita en 1996. Tiam, kiam ekzistis nur manpleno da junaj denaskaj parolantoj, ĉiuj en du familioj.
.
En Kielâpiervâl pluraj infanoj revivigis sian praulan lingvon. Inter ili estas la nepoj de Ailâ: Pessi kaj Jussa.
.
Malgraŭ la lastatempaj klopodoj pri re-vivigo, la anar-samea lingvo bezonas specialan subtenon. La lingvo estas la ŝlosilo al konservado de la malgranda unika ana-samea kulturo.
.
.
La Mesaĝo de Irina Bokova:
2015 estas la 15-a datreveno de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo – ĝi ankaŭ estas decida jaro por la internacia komunumo, ĉar ĝi estas tempolimo por la Celoj de Miljara Evoluo, kiam landoj difinas novan planon por tutmonda daŭripova evoluo.
.
Planado por la jaroj post 2015 devas fokusi pri la prioritato de progresa, altkvalita eduko por ĉiuj — pri pli da havebleco, certigante egalecon kaj inkludecon, promociante edukajn celojn por monda civitaneco kaj daŭripova disvolviĝo.
.
Eduko en la gepatra lingvo estas esenca parto por atingi tiujn celojn — por faciligi lernadon kaj por plifortigi lego-kapablon, skribadon kaj matematikon.
.
Por antaŭenigi tion, ni bezonas pli precizan fokuson al instru-trejnado, al revizioj de akademiaj programoj kaj kreado de taŭgaj medioj por lernado. Unesko antaŭenigas tiujn celojn tutmonde.
.
En latin-Ameriko, per la Unuiĝintaj Nacioj Fonduso por Infanoj, Unesko promocias inkludan edukadon per du-lingvaj interkulturaj metodoj, por inkludi kaj indiĝenajn kaj ne-indiĝenajn kulturojn.
.
Por la samaj kialoj, la Unesko Regiona Oficejo por Edukado en Azio kaj la Pacifiko, en Bankoko, Tajlando, laboras por pliprofundigi komprenon pri multlingva edukado, per la gepatra lingvo, tra la regiono kaj pli malproksime.
.
Edukado en la patrina lingvo forte subtenas altkvalitan lernadon – ĝi ankaŭ estas esenca por plifortigi multlingvecon kaj respekton por lingva kaj kultura diverseco en socioj kiuj rapide transformiĝas.
.
Ekde 2000, multega progreso okazis por atingi la celojn pri Edukado por Ĉiuj.
.
Ni nun devas rigardi antaŭen – por finigi nefinitajn projektojn kaj por konfronti novajn defiojn.
.
La Internacia Tago de la Gepatra Lingvo estas momento por ni ĉiuj por hisi flagon pri la graveco de patrina lingvo por ĉiuj edukaj klopodoj, por plibonigi kvaliton de lernado kaj por atingi homojn kiujn ni ankoraŭ ne atingis.
.
Ĉiu knabino kaj knabo, ĉiu virino kaj viro devas havi la ilojn por plene partopreni en siaj sociaj vivoj – tio estas baza homa rajto kaj ĝi estas forto por daŭripova evoluo.