Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • 📢 La unua publika konkurso de Aperu komenciĝos baldaŭ kun filmetoj de Tubaro! 🏆 Legu pli en nia lasta blogafiŝo ĉe Aperu! 🔥

  • La teamo de Aperu! venkis en konkurso! Ankaŭ estas ekscitaj novaĵoj! Legu pli en nia lasta blogafiŝo.

    ×

Tria parto de la Ĉapitro VI de Retoriko de D-ro Ivo Lapenna

Esperantigitaj Videoj publikigis antaŭ 11 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

Luis Jorge Santos Morales voĉlegas la trian parton, “Internacieco”, de la Sesa Ĉapitro de Retoriko de D-ro Ivo Lapenna. La video estis kreata kaj subtekstigata de Scott Turton.
.
2. Internacieco
.
Zamenhof bone komprenis, ke lingvo internacia devas konsisti el elementoj maksimume internaciaj. Tial li metis en ĝian vortaron radikojn jam internaciiĝintajn kaj signis la vojon por plua riĉigo de la lingvo per novaj internaciaj esprimoj. Sed li ankaŭ perfekte komprenis, ke lingvo ne konsistas nur el vortoj, plue, ke unuflanke, ne ekzistas absoluta internacieco de la vortoj – nek laŭenhave, nek laŭforme – kaj ke, aliflanke, por atingi facilecon estas necese ordigi kaj sistemigi tiun internacian lingvomaterialon kaj liberigi ĝin de balastaj akcesoraĵoj kaj absurdaĵoj. Tial, ekzemple, Esperanto havas fonetikan ortografion. Tial en ĝi ĉiu elemento ricevis difinitan signifon kaj la tuta lingvo aglutinan karakteron kun la plej simpla gramatika strukturo. Per la sistemo de afiksoj la Internacia Lingvo akiris vastajn eblecojn de subtila derivado. Tio unuavide kelkfoje iom ĝenas la t.n. “tujan kompreneblecon”, per kiu kelkaj pseŭdosciencaj fabrikantoj de novaj projektoj blufas personojn jam parolantajn plurajn okcidenteŭropajn lingvojn, sed ĝuste tio donas al la lingvo plian facilecon kaj ankaŭ multe pli grandan, veran kaj realan internaciecon: ne kompreneble, el vidpunkto de difinita grupeto da nacioj kaj de iliaj intelektaj satelitoj, sed el tiu de ĉiuj nacioj kaj etnaj grupoj. Ĝuste tio faciligas ankaŭ la rapidan akiron de la lingvo kaj ebligas ĝian tujan praktikan uzon skribe, lege kaj parole ne nur en la t.n. okcidentaj landoj, sed sur ĉiuj kontinentoj; ne nur fare de kleruloj, sed ankaŭ fare de la plej ordinaraj homoj.
.
Sed Esperanto estas internacia ankaŭ el alia vidpunkto. La naciaj lingvoj, eĉ kiam ili estas pro specialaj kaŭzoj disvastiĝintaj ekster la nacia teritorio, eĉ kiam ili estas uzataj en pli aŭ malpli alta grado por internacia komunikado, restas naciaj kaj laŭ siaj historiaj tradicioj, kaj laŭ sia interna karaktero, kaj, ĉefe, laŭ sia socia portanto. La naciaj lingvoj apartenas al la koncernaj nacioj. Ĉiu nacio estas spirita proprietulo de sia nacia lingvo. La alinacianoj povas ellerni tiun lingvon pli aŭ malpli bone, sed ili ne sentas ĝin kiel sian.
.
Tial ili povas nur pli aŭ malpli sukcese imiti la lernitan lingvon, tre malofte ĝin majstri, sed neniam ĝin mastri. Male, la Internacia Lingvo estas propraĵo de internacia kolektivo kaj ĉiu membro de tiu kolektivo sentas ĝin kiel sian. Esperanto tial estas la sola vere internacia lingvo ankaŭ el la vidpunkto de sia socia portanto. Ankaŭ tio kontribuas al la facileco de la lingvo: oni pli facile ekmajstras lingvon, kiun oni mem mastras.
.
Fine, Esperanto estas internacia ankaŭ el la vidpunkto de la celo: servi kiel neŭtrala supernacia instrumento de komunikado en mondaj kadroj. Neniu nacia lingvo posedas tiujn tri esencajn elementojn de internacieco. Tial neniu nacia lingvo, eĉ ne la plej disvastiĝinta, povas esti nomata “internacia”. Aliflanke, projekto de komuna lingvo povas esti nomata nek “internacia” nek “lingvo” antaŭ ol ĝi estas socie kaj internacie enradikiĝinta kiel efektiva instrumento de komunikado. Estas jam tempo, ke unuavice la lingvistoj, kies profesio ja estas okupiĝi pri lingvoj, komencu nomi la aferojn laŭ iliaj veraj nomoj!

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Aŭskultu mian …

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?