Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • ✨ Rigardu Aperu.net por vidi liston de plej popularaj filmoj!

    ×

Alexandra David-Néel

Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 10 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

Ĉi tiu artikolo aperis la 27-an de septembro de 2016 en la Esperanta RetRadio. Jen la teksto (sen la komenco – pro manko de spaco):


….., mi legis pri tiu eksterordinara virino en la Vikipedio kaj mi ankaŭ malkovris, ke la filmo ekzistas en YouTube, eĉ kun subtitoloj en almenaŭ du lingvoj (la portugala kaj la rusa).
En la Vikipedio estas artikoloj pri Alexandra David-Néel en 21 lingvoj, inkluzive malgranda en Esperanto.
Ŝi naskiĝis en 1868 en Francio, proksime al Parizo. En 1873 ŝia familio elmigris al Belgio. Kiam ŝi estis 15-jaraĝa, legante pri la vivo de asketismaj sanktuloj, ŝi komencis fasti kaj skurĝi sin. Kiam ŝi estis 17-jaraĝa, fuĝante el la gepatra domo, ŝi vojaĝis al Svisio kaj transiris piede la Alpojn. Rehejme ŝi interesiĝis pri anarkiismo kaj feminismo kaj iĝis kunlaborantino de feminisma revuo. En 1888 ŝi iĝis framasonino, kaj la sekvan jaron ŝi konvertiĝis al budhismo kaj iris al Londono por lerni la anglan, necesan por kiu interesiĝas pri orientalismo. Tie ŝi ekkonis la Teozofian Societon. En 1890 ŝi komencis studi aziajn lingvojn, precipe sanskriton kaj la ĉinan, en Parizo, ĉe la fama institucio Collège de France kaj en la École pratique des hautes Études (Praktika Lernejo de Altaj Studoj). En 1891, kun heredita mono, ŝi faris al Cejlono kaj Hindio vojaĝon, kiu daŭris unu jaron kaj duonon. En sudorienta Hindio ŝi aliĝis al la Teozofia Societo.
Pro instigo de sia patro, ŝi studis pianon kaj operan kanton ĉe la konservatorio de Bruselo. Kiam ŝiaj gepatroj havis financajn problemojn, ŝi helpis ilin finance, laborante inter 1895 kaj 1897 kiel ĉefa kantistino en la operejo de Hanojo (hodiaŭ ĉefurbo de Vjetnamio). Poste ŝi vivis kune kun pianisto en Parizo, kaj en 1900 ŝi loĝis en Tunizo, kie ŝi denove estis kantistino en la operejo. Post du aŭ tri jaroj ŝi rezignis pri sia kariero kiel kantistino, kaj en 1904 ŝi edziniĝis kun Philippe Néel, kiu estis estinta ŝia amoranto ekde 1900. Ilia edzeco estis malkvieta, sed ili tre respektis sin reciproke. Ŝi ne volis idojn, preferante liberecon kaj sendependecon. Ŝi daŭre studis kaj verkis pri orientaj temoj.
En 1911 ŝi vojaĝis al Hindio kaj provis eniri Tibeton por atingi la ĉefurbon Lasao, la religian centron de la tibeta budhismo. Tiutempe estis malpermesite al eksterlandoj eniri Lasaon.
Kun sia propra heredita mono kaj kun mona helpo de sia edzo kaj de tri francaj ministerioj, Alexandra David-Néel restis en Azio ĝis 1924. La menciita filmo resumas ŝian vivon dum tiuj jaroj, sed ne povas montri ĉiujn vojaĝojn.
Unue ŝi iris el Hindio al la tiama reĝlando Sikimo (nuntempe federacia ŝtato de Hindio), kie ŝi iĝis amikino de la princo, kiu multe admiris ŝin. Ŝi vizitis multajn budhismajn monaĥejojn kaj renkontis la 13-an Dalai-lamaon en Kalimpong, kie li vivis en ekzilo. Pro lia sugesto ŝi komencis lerni la tibetan.
Inter 1912 kaj 1916 ŝi vivis en norda Sikimo, multe da tempo kiel ermitino en kaverno, kie ŝi praktikis la ekzercojn de la tibetaj joganoj. En 1914 ŝi renkontis 15-jaraĝan monaĥon, nomitan Yongden, kiu akompanis ŝin en multaj vojaĝoj (inkluzive ĝis Lasao) kaj kiun ŝi adoptis kiel filon en 1929.
Sikimo estis tiam brita protektorato. Spite la malpermeson de la britaj aŭtoritatuloj eniri la najbaran Tibeton, ŝi vojaĝis – rajdante kaj akompanite de Yongden kaj de alia monaĥo – al tiu lando, kiu situas grandparte en Himalajo, do en granda altitudo, kie regas malvarmego. Ŝi preskaŭ frostmortis, sed ŝi sukcesis viziti kelkajn religiajn centrojn de budhismo kaj renkontis la duan plej gravan spiritan gvidanton de la tibeta budhismo, la Panĉen-lamaon. Tiu igis ŝin lamaino kaj donis al ŝi la titolon de doktorino pri tibeta budhismo. Kiam ŝi revenis al Sikimo, la britaj aŭtoritatuloj ekzilis ŝin, kaj, ne povante aŭ ne volante reiri al Francio pro la milito en Eŭropo, ŝi vojaĝis de 1916 ĝis 1924 kun Yongden al Hindio, Japanio, Koreio, Ĉinio (kiun ili transpasis de oriento al okcidento), Mongolio (kie ili transpasis la dezerton Gobio) kaj pasigis tri jarojn en tibeta monaĥejo (kie ŝi tradukis gravan budhisman verkon en la francan).
Fine ŝi – maskovestita kvazaŭ almozulino – kaj Yongden sukcesis eniri la malpermesitan kaj tiel arde sopiratan urbon Lasaon en 1924. Sed baldaŭ ŝi estis malkovrita kaj devis forlasi la urbon kaj la landon. Ŝi estis ege elĉerpiĝinta kaj havis neniun monon. Sed dank’ al la helpo de amikoj en Sikimo, ŝi – kaj Yongden – povis reiri al Francio, kie ŝi alvenis en 1925 kaj restis ĝis 1937. Dum tiuj jaroj ŝi skribis kaj publikigis kelkajn librojn (cetere jam antaŭe aperis kvar verkojn ŝiajn) kaj ŝi faris multajn prelegojn.
En 1937, kiam ŝi estis 69-jaraĝa (!), ŝi vojaĝis kun Yongden tra Rusio al Ĉinio por studi taoismon. Post kvinjara restado en tibeta urbo kaj novaj vojaĝoj tra Ĉinio, ŝi reiris al Francio en 1946, kie ŝi skribis kaj publikigis ankoraŭ kelkajn librojn. Kiam ŝi estis 87-jaraĝa, mortis ŝia adoptita filo. Ŝi mem mortis en 1969, preskaŭ je la aĝo de 101 jaroj.
Jen eksterordinara vivo de eksterordinara virino !

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Ĝi ĉiam malsekas.

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?