Kajto – La Soldato Kiu Marŝas
Jacinto Yogui publikigis antaŭ 16 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 10 Spektoj
- Komentu!
- 1
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Iu laca soldato marŝas sur marĉa vojo en la pluvo. Li devas obei sen demandoj. Sed duboj aperas kaj demandas pri la signifo de la vivo.
La soldato kiu marŝas
Teksto: Claude Piron
La soldato kiu marŝas
en la vento
en silento
sur la vojo kiu marĉas
sian korpon ne plu sentas.
Lia menso fakte brutas,
nur la laco
kaj l’ agaco
de la pluvo kiu gutas
senkompate lin turmentas.
Kaj li iras plu malbene
pri la koto
sur la boto
kiu ĉiam pezas ĝene
kaj la vojo malglatigas,
dum sufere, monopole,
la kadenco
en la menso
regas ĉion malbonvole
kaj la povon pensi ligas.
Kaj li marŝas en la vico
uniforma
unuforma
sub vetera la malico
kaj la moko de la serĝent’.
Li delonge jam maldormas
kaj oscedo
kun obsedo
en makzelo mem sin formas
pro nerezistebla tent’.
Se li povus eĉ almoze
ekricevi
rajton revi
kaj minuton nur ripoze
halti sur la voja bord’
Sed li tion ne esperas
ĉar la revo
pro la devo
en soldato ne aperas:
jen la militserva sort’.
Jam tro pezas la pafilo
kaj la kasko
kaj la sako
kaj la kaĉo el argilo
gluiĝinta ĉe la ŝu’.
Sed la fora horizonto
plej perfide
malrapide
maleblige al renkonto
ĉiam foren fuĝas plu.
La soldato kiu, laca,
daŭre iras,
li sopiras
al ripoza vivo paca
sen ĉiama plua pel’.
Sed li sentas kun eknaŭzo
ke la vivo
en aktivo
daŭras ade kaj sen paŭzo
ĝis neatingebla cel’.
Kaj samkiel en armeo
la rezono pri ordono
ne ekzistas pro obeo
kun neeblo de escept’.
Tiel mankas la kompreno
pri la motivo de la vivo,
kaj nur ebla ĉi senteno:
plua iro kaj akcept’.