Vojaĝi sen biletoj | ESPERANTO SENLIME S1Ĉ09
TEJO Esperanto publikigis antaŭ 2 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 4 Spektoj
- Komentu!
- 1
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Sen eblo multe ripozi, denove vicas vojaĝi por la partoprenantoj de Esperanto senlime. La diferenco estas ke ĉi-foje la reguloj iom ŝanĝiĝis: ili ne rajtas uzi Interrail-bileton, ili devas petveturi. En ĉi tiu video vi malkovros kiel la sorto funkcias kun spertaj teamoj, kiel pluraj petveturas unuan fojon en siaj vivoj kaj kiel triopo alfrontas la malfacilaĵon petveturi je 3. Ĉu la organizteamo devos reveni por kolekti teamon? Ĉu la polico haltos la partoprenantojn? Malkovru tion kaj la ĵonglajn kapablojn de Mangirdas spektante Esperanton senlime!
——————————————————————————————
🗺️ Esperanto senlime jam estas ĉi tie! En ĝi vi malkovros la aventurojn de 17 junuloj kiuj konkuras alfrontante defiojn por gajni poentojn. Ili konkuras kun aliaj teamoj trans 4 malsamaj eŭropaj landoj, de Roterdamo al Barcelono, dum 3 organizantoj zorgas ke neniu perdiĝas. Ili ĉiuj ricevas la subtenon de pluraj lokaj Esperantistoj. Sekvu nin por ne maltrafi la sekvan videon (disponebla venontan sabaton!) kaj aliĝu al TEJO por rajti kaj tiel influi la rezulton!
⚠️ ATENTU: En ĉi tiu serio vi aŭdos realan Esperanton. Tio signifas ke estas multe da eraroj en la parolado. Pro tio, ni malrekomendas uzi ĉi tiun videon kiel lingvan instruadmaterialon, sed uzu ĝin kiel amuzilon!
📲 Se vi volas scii pli, komenti la serion kaj esti ĝisdatigita de la lastaj novaĵoj, aliĝu la grupon de Esperanto senlime en Telegramo: https://t.me/+XlqrSEFYvLxkZjA8
💬 Ĉu vi volas ke la subtitoloj aperu ankaŭ en via lingvo aŭ emas helpi plibonigi la subtekstojn de venontaj ĉapitroj? Vi povas! Skribu al info@tejo.org por helpi krei subtitolojn.
🇪🇺 Esperanto senlime estis realigita ene de projekto financita de la Eŭropa Unio. Vidoj kaj opinioj esprimitaj estas nur de la aŭtoroj kaj ne nepre reflektas tiujn de la Eŭropa Unio aŭ la Eŭropa Eduka kaj Kultura Plenuma Agentejo (EACEA). Nek Eŭropa Unio nek EACEA povas esti konsideritaj respondecaj pri ili.
——————————————————————————————
Sekvu nin!
★ Facebook: https://www.facebook.com/tejoesperanto
★ X: https://twitter.com/tejoesperanto
★ Instagram: https://www.instagram.com/tejoesperanto
★ TikTok: https://www.tiktok.com/@tejoesperanto
★ Retejo de TEJO: https://www.tejo.org
Iĝu parto de nia tutmonda komunumo kaj subtenu la junularan Esperanto-movadon! Membriĝu en TEJO: https://www.tejo.org/membrigu-en-tejo