#VK22 Harry Harrison: unu el la plej romantikaj kialoj lerni Esperanton (Anna Striganova)
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
“Mi ĉiam demandas miajn E-lernantojn, kiel ili eksciis pri Esperanto, kaj tute ne malofta, se sincere diri, la tria laŭ ofteco, fonto estas – de Harry Harrison: ‘Kiam mi estis adoleska, mi ŝategis liajn librojn, kaj tie Esperanto estis lingvo de la tuta galaksio. Poste mi komencis serĉi en la reto, kaj evidentiĝis, ke tiu lingvo vere ekzistas’. Sed en epoko, kiam interreto ankoraŭ ne tiom disvastiĝis, fine de kelkaj liaj libroj, pro zorgo de Harrison mem, aperis mallonga informo pri Esperanto kaj kontaktoj de ELNA, kaj eĉ tio bone funkciis! Harry Harrison estis mondkonata verkisto de scienc-fikciaj romanoj kaj rakontoj, humuroplenaj kaj ĉiam naive homecaj, kiel la aŭtoro mem. Kaj liaj verkoj allogis al Esperantujo multajn anojn, por ĉiam restante unu el la plej romantikaj kaŭzoj iĝi Esperantisto”.
Tiu prezento estis pretigita okaze de la 3-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), okazinta en novembro 2022. UEAviva re-spektigas ĝin la 11-an de marto 2024, unu tagon antaŭ la 99-a naskiĝtago de Harrison (1925-2012). En 2022, kiam okazis la prezento dum la VK, estis dek jaroj post lia morto.
–
Subteni la laboron de UEA eblas per membriĝo: https://uea.org/alighoj/alighilo
Por aliĝi al la 109-a Universala Kongreso de Esperanto (UK), kiu okazos en Aruŝo, Tanzanio, en aŭgusto 2024, aliru: https://uk.esperanto.net/2024