Team – Rakonta Silentado
Jacinto Yogui publikigis antaŭ 15 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 6 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Kanzono en Esperanto de la muzikgrupo Team, kiu dum la 1980-aj jaroj, estis la plej fama rokgrupo de Ĉeĥoslovakio. En 1989, 1990 kaj 1991, ili gajnis la konkurson “Zlatý slávik” (Esperante: “Ora Najtingalo”). En 1991, la kantisto de la grupo, Pavol Habera, gajnis la saman premion en la kategorio “kantisto”, superante i. a. Karel Gott-on.
En 1989, Team’ eldonis la albumon “En Esperanto” (resp. “Ora Team'”, la jena en pli bona kvalito). Tiu albumo enhavis tradukojn de Giorgio Silfer kaj Perla Martinelli el la slovaka, helpe de Stano Marček (Vikipedio).
Kinĉek/ Uliĉny — Giorgio Silfer
Pluv’
rakontas sen vort’, sed
en si doloras ankaŭ rid’…
ĉu ĝin nomi ted’?
Via
same nun sonas paŝ’:
laŭ vitral’ eĥas inter nin
silentad’, silentad’.
Refreno:
Surda hor’
en ĝi nun
rulas nin
muta film’.
Rol’
enua por vi plej…
vane mi legas el via lip’:
vi mutas al mia sol’.
Pluv’:
tra gutar’ lacas spir’,
vi ŝajnas paĝ’ en brokantlibr’
kaj mi rekonat’.
Refreno
Surda hor’
en ĝi nun
rulas nin
muta film’.
Vi ĉifron havas de l’ rakont’,
en vort’ muto maskon prenis
el ni, kiu demandas ĉu la am’
plu spiras…
Vi ĉifron havas de l’ rakont’,
en vort’ muto maskon prenis
el ni, kiu demandas ĉu la am’
plu spiras, plu spiras…
……………….
Rol’
enua por vi plej…
vane mi legas el via lip’:
vi mutas al mia sol’.
Pluv’:
tra gutar’ lacas spir’,
vi ŝajnas paĝ’ en brokantlibr’
kaj mi rekonat’.
Refreno
Surda hor’
en ĝi nun
rulas nin
muta film’.
Vi ĉifron havas de l’ rakont’,
en vort’ muto maskon prenis
el ni, kiu demandas ĉu la am’
plu spiras, plu spiras…
Vi ĉifron havas de l’ rakont’,
en vort’ muto maskon prenis
Ĉu la am’ el ni plu spiras
Pluv’
rakontas sen vort’, sed
en si doloras ankaŭ rid’…
ĉu ĝin nomi ted’?