DVD Vizito al la Centra Oficejo | Bild-galerio
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 7 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
“Bild-galerio: ‘Malferma tago en CO'” estas ero de la dokumenta DVD “Vizito al la Centra Oficejo”, preparita dum la 23-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO (MT), okazinta la 26-an de novembro 2005: https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=7555. La tuta enhavo de la DVD estis disponigita en la kanalo de UEA ĉe YouTube en speciala ludlisto kompense al la nuligo de la 52-a MT, kiu devus okazi la 25-an de aprilo 2020. Referenca vendoprezo de la DVD estas 9,00 €. Se eblas al vi subteni per donaco la aperigon de tiu materialo en nia kanalo, vi estas bonvena donaci samvalore aŭ kiom ajn al: https://uea.org/alighoj/donacoj/kaso. Nia laŭnoma danko al donacintoj aperas en ĉiu numero de la revuo Esperanto sub la rubriko “Oficiala informilo”. Membriĝu en UEA/TEJO por aboni la revuon: https://uea.org/alighoj/alighilo.
La ero “Bild-galerio: ‘Malferma tago en CO'” montras en 4-minuta filmo la etoso de la CO kaj de la MT en novembro de 2005, kiam la CO festadis sian 50-jariĝon en Nederlando post la translokiĝo el Britio. La CO estas la podio de la Malfermaj Tagoj, kiun en aprilo 2020 UEA kaj TEJO portas al la tuta mondo per pluraj retaj rimedoj kaj agadoj.
DVD Vizito al la Centra Oficejo
Nederlando/Slovakio, 2006
Produktis: Eldonejo Espero kaj UEA
Reĝisoris: Peter Baláž.
Karakterizoj: 24 min (ĉefa filmo); NTSC.
Eroj: ĉefa filmo, konciza historio, bild-galerio, malantaŭ la kurteno kaj du krozekranoj.