Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • ✨ Rigardu Aperu.net por vidi liston de plej popularaj filmoj!

    ×

57-a ILEI-Kongreso: ILEI Simpozio, matena programo

Esperanto + Edukado ILEI publikigis antaŭ 2 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

SIMPOZIO – TEMO: LINGVOJ DE INSTRUADO KAJ JUSTA EDUKADO
– Malfermo de la Simpozio: Lingvoj de instruado kaj justa edukado.
– Prezento de la Simpoziaj Aktoj de ILEI 2022-23: Prezento de la libroforma kolekto de la prelegoj dum la du ĵus pasintaj Simpozioj de ILEI, kies temoj estis “Esperanto en dulingva edukado” kaj “Instruado – ne nur de Esperanto! – ekster la lerneja medio”
– “István Szerdahelyi – ĝisosta pedagogo” Okaze de la 100-jara jubileo: “Prof. Szerdahelyi (1924-1987), iama prezidanto de ILEI (1985-87), ĝia honora membro, mallonge redaktoro de IPR nun estus 100-jara. Lia multflanka vivoverko koncentriĝas al la instruado de Esperanto en diversaj niveloj. Li estis grava esperantologo kaj ĝisosta pedagogo kiu kapablis transdoni seriozan materialon en interesa formo.
Kiel lia plej grava merito konsideriĝas la fondo de la Esperanto-fako de ELTE (Eötvös Loránd Universitato) en Budapeŝto (Hu), en 1966 kaj ĝia gvido ĝis lia morto. Li ellaboris la studprogramon kaj la studmaterialojn (lernolibrojn kaj krestomatiojn pri literaturo), realigis la instruadon kun eksteraj lekciistoj. Li instituciigis la universitatan instruadon de esperantologio.
István Szerdahelyi gvidis la 5-landan eksperimenton 1971-74 (Hu, Au, It, Bg, Ju) por pruvi la facilan lerneblecon de Esperanto kaj ĝian lernfaciligon (propedeŭtikon) por la sekva fremda lingvo en elementa lernejo. Li verkis lernolibrojn por hungaria kaj internacia uzo, verkis la Metodologion de Esperanto (1975). Li batalis por la akcepto de Esperanto en sciencaj rondoj kaj akcepto de scienca esplorado en Esperantio. ”
– Propono de miksita metodo por la esploro pri la lingva justeco en la eduksistemo: “La kontribuo prezentas kaj la metodon kaj la rezultojn de konkreta esplorado en la Universitato de Seviljo (Hispanujo) pri lingva justeco, menciante la hispanan, la
anglan kaj Esperanton. En la unua parto prezentiĝas la metodo, pere de kiu oni elektas reprezentantojn de sekcioj aŭ tavoloj el la institucio, kaj intervjuas ilin. En la dua parto priskribiĝas la rezultoj.”
– La ukraina lingvo por la instruado kaj la edukado en la sendependa Ukrainio: En Ukrainio kiel respubliko de Sovetunio regis la rusa lingvo. Post kiam Ukrainio proklamis sin sendependa en la jaro 1991 la ukraina lingvo fariĝis ŝtata. Tio postulis multe da laboro por disvolvigi la funkciadon de la lingvo en diversaj kampoj, precipe en la instruado kaj la edukado. Post la rusia agresio en Ukrainio en la jaro 2014 kaj la plenskala milito en la jaro 2024 oni notas la socian-kulturan fenomenon: alta kresko de la ukrainanoj, kiuj uzas la ukrainan, granda intereso pri la lingvo en Eŭropo kaj aliaj partoj de la mondo. En la prelego estos indikataj la kaŭzoj kaj la motivoj de la fenomeno.
– Egaleco kaj lingva egaleco ĉe lernejoj: Mi provos pravigi mian bazan ideon, ke kompleta egaleco de la infanoj povas esti garantiata nur per malpermeso de privataj lernejoj, ĉar en la plej favora situacio ili emas fortigi la dividon inter tavoloj de la socio kaj en la plej malbona ili disvastigas la ideojn de grupoj malcentraj en la socio ĝenerale religi-centraj. Kompreneble la uzo de lingvo kiel plej eble proksima al la familia lingvo de la infano estas la alia baza kondiĉo por egaleco en la lernejoj.

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Kio estas leono?

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?