Labrat Nomad + angel cristian chavez – Boneta #music #artist #esperanto #singer #explore #musician
Labrat Nomad publikigis antaŭ 3 monatoj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Lyrics:
Via gento konas vin, kaj min la mia.
Eventuale eksciiĝus la mensog’.
Ni eble havis kunligon ĥemian,
sed mi bezonis ĝin nur pro la sol’.
Mi ne ‘stas via karul’ aŭ eĉ amik’,
post kiel vi kruele plorigis min.
Ne gravis al vi l’ aflikto de l’ psik’.
Vi altiris kaj poste forigis min.
Mi serĉas vin malfrue en la tago,
Mi kutimis al vi, sed ne tiom.
Vi mankis al mi kiel mariĥuano,
sed nun vi mankas al mi neniom.
Neniom,
vi mankas neniom.
Malĝoja
larmo rojas.
Kio alia povus ‘sti la rezulto?
Rompita
promes’ via.
Kies alia povus ‘sti la misuzo?
Bone, kulpo mia!
Mi estas la krimul’.
Kial ili ne feliĉas?
Akceptiĝas la kulp’.
Sed en la fino vi aspektos nur boneta.
Mi ja ‘stis la problem’,
kaj mi misfaris ĉion.
Ĉi tio ‘stas mia konfes’;
vi puras kiel lilio.
Sed en la fino mi aspektos nur boneta.
Bone, kulpo mia!
Mi estas la krimul’.
Kial ili ne feliĉas?
Akceptiĝas la kulp’.
Sed en la fino vi aspektos nur boneta,
malpli boneta ol mi.
Nur boneta,
nur boneta,
malpli boneta ol mi.
Mi ricevas ĝuste kion mi meritas.
Mi sciis en kio mi engagiĝis.
Eble tio simple ne taŭgis por mi, ĉar
miaj revoj neniam realiĝis.
Mi deziras vin kiel kapodoloron.
Nuntempe mi havas nur tion pro vi.
Mi eble rekuniĝus kun vi post mort’.
Ĝi ne ‘stas mister’; mi ne elektas vin.
Mi serĉas vin, sed nur pro senespero.
Mi kutimis al vi, sed ne tiom.
Vi mankis al mi kiel cigaredo,
sed nun vi mankas al mi neniom.
Neniom,
vi mankas neniom.
Mi ja ‘stis la problem’,
kaj mi misfaris ĉion.
Ĉi tio ‘stas mia konfes’;
vi puras kiel lilio.
Sed en la fino mi aspektos nur boneta.
Bone, kulpo mia!
Mi estas la krimul’.
Kial ili ne feliĉas?
Akceptiĝas la kulp’.
Sed en la fino vi aspektos nur boneta,
malpli boneta ol mi.
Nur boneta,
nur boneta,
malpli boneta ol mi.