Petro Desmet’, Lode Van de Velde kaj Yves Nevelsteen pri la Oklingva Proverbaro (2021-05-21)

Esperanto Antwerpen publikigis antaŭ 2 monatoj

01:25:10 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

La Oklingva Proverbaro estas verko realigita surbaze de la Frazeologio rusa-pola-franca-germana, kiun Marko Zamenhof komencis eldoni en 1905, kaj de “Proverbaro Esperanta”, kiun en la jaro 1910 eldonis L. L. Zamenhof.
Ĝian kompiladon kaj restaŭradon iniciatis Petro Desmet’.

Yves Nevelsteen enpaĝigis la verkon kaj Lode Van de Velde ĝin eldonis por FEL fine de 2020. Lode kaj Yves enkondukos la proverbaron kaj premiere montros filmeton kiun Yves kompilis post antaŭnelonga vizito al Petro. Bonvenon!

De la montrita filmo ekzistas pli altkvalita versio ĉe https://www.youtube.com/watch?v=QE0TYwy3bXc.

Mendu la libron ĉe Flandra Esperanto-Ligo: http://retbutiko.be/ero/okpr?ero=okpr.

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

BestoDomoAviadiloFenestro