Montoprediko: La Beataĵoj
Esperantigitaj Videoj publikigis antaŭ 10 jaroj en Esperanto Ĉu en Esperanto?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Jesuo instruas al lia sekvantaro la fundamentajn kristanajn trajtojn, kiel bonkorecon, pardonon, humilecon, virton kaj kompatecon.
Spektu pli en la youtube-a mormonEsperanto-Kanalo:
https://www.youtube.com/channel/UCBU-5KgSbr1CMJYO1Svxsug
Mateo 5:1-16
1 Kaj vidinte la homamasojn, li supreniris sur la monton, kaj kiam li sidiĝis, liaj disĉiploj venis al li;
2 kaj malferminte la buŝon, li instruis ilin, dirante:
3 Feliĉaj estas la malriĉaj en spirito, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo.
4 Feliĉaj estas la plorantaj, ĉar ili konsoliĝos.
5 Feliĉaj estas la humilaj, ĉar ili heredos la teron.
6 Feliĉaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon, ĉar ili satiĝos.
7 Feliĉaj estas la kompatemaj, ĉar ili ricevos kompaton.
8 Feliĉaj estas la kore puraj, ĉar ili vidos Dion.
9 Feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj.
10 Feliĉaj estas tiuj, kiuj estas persekutitaj pro justeco, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo.
11 Feliĉaj estas vi, kiam oni vin riproĉos kaj persekutos kaj false vin kalumnios pro mi.
12 Ĝoju kaj raviĝu, ĉar via rekompenco estos granda en la ĉielo; ĉar tiel oni persekutis la profetojn, kiuj estis antaŭ vi.
13 Vi estas la salo de la tero; sed se la salo sengustiĝis, per kio ĝi estos salita? ĝi jam taŭgas por nenio, krom por esti elĵetita kaj piedpremita de homoj.
14 Vi estas la lumo de la mondo. Urbo starigita sur monto ne povas esti kaŝita.
15 Kiam oni bruligas lampon, oni metas ĝin ne sub grenmezurilon, sed sur la lampingon; kaj ĝi lumas sur ĉiujn, kiuj estas en la domo.
16 Tiel same via lumo lumu antaŭ homoj, por ke ili vidu viajn bonajn farojn, kaj gloru vian Patron, kiu estas en la ĉielo.
Subtekstigita de Scott Turton.
Rigardu mormonEsperanton: https://www.youtube.com/channel/UCBU-5KgSbr1CMJYO1Svxsug
Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj
Subtekstigita de Scott Turton.