Komunikado per Esperanto en interlingvistika komparo (Christoph KIMURA Goro)
Interlingvistikaj Studoj publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 2 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Esperanton kiel pontlingvon oni ofte komparis kun aliaj planlingvoj, kun la angla, kun piĝinaj lingvoj, parte ankaŭ kun la klasikaj lingvoj ktp. Sed ĝis nun ne ekzistas sistema komparo kun ĉiuj eblaj aliaj rimedoj de interlingvistika komunikado. En mia prezentaĵo mi komparas Esperanton kun aliaj similcelaj rimedoj laŭ definitaj kriterioj rilate al efikeco kaj egaleco. La aliaj rimedoj komparataj estas interlingva tradukado, interkompreniĝo inter rilataj lingvoj, interkomprena multlingveco, uzo de unu partnerlingvo, lingva interŝanĝo, angla kiel interlingvo, latina kaj lingvomiksado. La celo de tiu ĉi prezentaĵo estas klarigi la ecojn de Esperanto en komparo kun tiuj aliaj rimedoj. Depende de la kriterio, Esperanto estas pli avantaĝa aŭ malavantaĝa ol aliaj rimedoj. La komparo montros, ke la vere unikaj avantaĝoj de Esperanto ne estas lernfacileco (ŝparo de lerntempo) aŭ neŭtraleco (egaleco), sed relative libera esprimeblo kaj intimeco inter parolantoj: paradokse, ĝuste tiuj ecoj rilataj al ĝeneralaj kritikoj pri Esperanto, ke ĝi estas senkultura kaj malvaste disvastigita. Konscie flegante ĝiajn unikajn avantaĝojn, uzantoj de Esperanto povus trovi nemalhaveblan lokon en interlingva ekologio.
Tiu ĉi prelego okazis la 17an de septembro 2020 kadre de la 5-a Interlingvistika Simpozio