Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • ✨ Rigardu Aperu.net por vidi liston de plej popularaj filmoj!

    ×

Ĉinio akcelos fortan reprosperigon de la monda ekonomio kaj kreos gigantan postuladon

Comment with Lucia publikigis antaŭ 6 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Neniu ĝenro specifite.

Proponu ĝenrojn

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

Saluton karaj amikoj, estas Lucia tempo. Kiel vi fartas? Hodiaŭ unue mi volas paroli al vi pri historia evento, kiu okazis antaŭ 70 jaroj.

Ĝi estas la Milito por Rezisto kontraŭ Usona Agreso kaj Helpo al Koreio (1950-1953). Mi tre bedaŭras, ke militoj ne nur grave detruis vivon de la homaro, sed ankaŭ negative influis disvolviĝon de landoj tra la mondo.

Ĉi-jare estas la 70a datreveno de la eniro de la Ĉina Popola Volontula Armeo en la Korean Demokratian Popolan Respublikon en la Milito por Rezisto kontraŭ Usona Agreso kaj Helpo al Koreio. La 19-an de oktobro, 1950, la Ĉina Popola Volontula Armeo sub la kondukado de komandanto kaj politika komisaro Peng Dehuai transiris la riveron Yalu al la korea batalkampo. La 25-an de tiu jaro, malfermiĝis la preludo al la Milito por Rezisto kontraŭ Usona Agreso kaj Helpo al Koreio. Tiutage antaŭ 70 jaroj, la Ĉina Popola Volontula Armeo komencis sian unuan batalon post la eniro en la Korean Demokratian Popolan Respublikon. Iuj diris, ke tio estis “la unua kriego post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko.”

Pli ol 197 000 oficiroj kaj soldatoj de la Ĉina Popola Volontula Armeo oferis siajn vivojn en la milito. La granda venko de la Milito por Rezisto kontraŭ Usona Agreso kaj Helpo al Koreio por ĉiam estos gravurita en la historio de la ĉina nacio kaj la historio de paco, disvolviĝo kaj progreso de la homaro. La ĉina nacio memoras historion, daŭrigas kaj disvolvas la spiriton de la Ĉina Popola Volontula Armeo kaj progresigi socialismon kun novaj trajtoj.

Evidente, la historia signifo de la Milito por Rezisto kontraŭ Usona Agreso kaj Helpo al Koreio estas laŭdinda. La granda milito defiis la invadon kaj ekspansion de imperiismo kaj protektis la sekurecon de nova Ĉinio. La milito ankaŭ protektis la pacan vivon de la ĉina popolo, stabiligis la situacion en la Korea Duoninsulo kaj konservis pacon en Azio kaj la mondo. Dum la milito, la Ĉina Popola Volontula Armeo montris sian patriotismon, heroecon, optimismon, sindonon al sia misio kaj ankaŭ spiriton, kiu strebas por paco kaj justeco de la mondo en la milito. Ĉio ĉi devas esti transdonita de generacio al generacio.

Hidiaŭ, la ĉina popolo daŭrigas la spiriton de la Ĉina Popola Volontula Armeo en la nova epoko kaj strebas por realigi nacian rejuniĝon. Ĉi-jare, la kronvirusa malsano fariĝas komuna malamiko de la tuta mondo. Ĉinio kiel ĉefa respondeca lando laboris kaj laboros kun la monda popolo por preventi kaj regadi la pandemion, kaj konstrui komunumon de la homaro kun komuna estonteco.

Lastatempe Ĉinio publikigis ekonomiajn donitaĵojn de la antaŭaj tri trimestroj de 2020 en multaj kampoj, kaj okcidentaj ĉefaj mediatoj donis pozitivan takson.CNN raportis, ke renormaliĝo de la ĉina ekonomio eligos kinetan energion por ekonomia disvolviĝo; Bloomberg taksis, ke la ĉina ekonomio estas unika kaj ĉefa motoro por tutmonda ekonomia kresko, kiu plu ludos akcelan rolon.The Economist diris, ke la monda ekonomio estas en recesio, tamen la atingo de Ĉinio estas aparte laŭdinda.

Ĝenerale okcidentaj amaskomunikiloj kutimas distordi figuron de Ĉinio per mikroskopo kaj magia spegulo. Sed ĉi-foje iliaj pozitivaj taksadoj eligis tri signalojn.

Unue, la ĉina ekonomio en la tria trimestro kreskis sufiĉe bone. La kresko de la ĉina ekonomio en investado, konsumado, importado kaj eksportado ŝanĝiĝis de la negativa al la pozitiva, kaj gravaj indikiloj montris ĝeneralajn pliboniĝojn, precipe podetalado kreskis je 0,9% en la tria trimestro.

Due, ĉinaj rimedoj por prevento kaj regado de la epidemio kaj kresko de la ekonomio estas iom post iom akceptataj.

Germana Televido ARD raportis, ke kvankam iuj ankoraŭ ne povas kompreni ĉinajn rimedojn kontraŭ kronvirusa epidemio, tamen ĉinoj ne plu maltrankviliĝis pri maloportunoj kaŭzitaj de blokado kaj drasta falo de la akcimerkato, sed multaj eŭropaj landoj suferas la duan rondon de la epidemio. Karaj amikoj, se vi volas, vi ankoraŭ povas sendi mesaĝojn al mi kaj prezenti la nunan epidemian situacion en via urbo.

Plej grave estas, ke ekonomia tutmondiĝo konformas al la socia stato kaj historia tendenco. La kronvirusa epidemio donas al la mondo inspiron.

Reuters raportis, ke tutmondaj politikistoj esperas, ke Ĉinio akcelos fortan reprosperigon de la monda ekonomio kaj kreos gigantan postuladon.

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke la ĉina popolo amas pacon, sed neniam kompromitos antaŭ minacoj aŭ estos subigita de subpremo. Ĉinio neniam serĉas hegemonion aŭ ekspansion kaj firme oponas hegemoniismon kaj potencan politikon. Ĝi neniam permesos al iu ajn subfosi ĝiajn naciajn suverenecon, sekurecon kaj disvolvan interesojn.

Amikoj, mi esperas ke la videaĵo plaĉos al vi. Se vi ŝatas mian videaĵon, ne forgesu doni dikfingron al mi; se vi havas demandojn, bonvolu komenti; se vi volas vidi pli miajn regulajn ĝisdatigojn, bonvolu aldoni min! Mi estas Lucia en Pekino, ĝis la venonta fojo!

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Libroj staras sur …

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?