Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • ✨ Rigardu Aperu.net por vidi liston de plej popularaj filmoj!

    ×

GIORNATA PER I DIRITTI UMANI 10 dicembre 2025

EsperRadio - La Frateca Radio publikigis antaŭ 7 monatoj en Esperanto Ĉu ne?

Neniu ĝenro specifite.

Proponu ĝenrojn

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

10 DICEMBRE: GIORNATA PER I DIRITTI UMANI
con Laura Brazzabeni e Nicola Morandi di EsperRadio

LAURA: Kara aŭskultantaro de EsperRadio, hodiaŭ, la 10-an de decembro, ni festas la Mondan Tagon de Homaj Rajtoj. Tiu ĉi dato invitas nin pripensi ne nur idealojn, sed ankaŭ la ilojn necesajn por universaliigi ilin.
Homaj rajtoj estas deklaro pri egaleco kaj digno por ĉiu individuo. Sed ĉu egaleco eblas, se en internacia komunikado unu flanko estas strukture malavantaĝigita? Lingva malegaleco kreas hierarkiojn. Ĝi trudas kulturajn kaj ekonomiajn filtrilojn. Tio ne estas negrava detalo, sed sistema defio al la plena realigo de la rajtoj je esprimo kaj partopreno por ĉiuj.
Hodiaŭ, mi reprezentas Esperanton, lingvon fidelan al la principoj de universaleco kaj inkluziveco, kiu proponas konkretan solvon.
Esperanto ne estas neado de niaj identecoj, sed neŭtrala lingva ponto. Ĝi estis kreita por esti justa ilo, komuna lingvo kiu apartenas al neniu nacio. Kiam oni diskutas pri rajtoj, kiam kulturoj renkontiĝas, la uzo de neŭtrala lingvo certigas, ke la voĉo de ĉiu havas la saman pezon.
Ĝi estas ago de lingva demokratio, realiganta la idealon de egaleco. Ĝi estas engaĝiĝo konstrui internacian dialogon bazitan sur reciproko kaj reciproka respekto.
Homaj rajtoj postulas aktivan engaĝiĝon. Praktiki lingvan neŭtralecon per Esperanto estas unu maniero defendi la dignecon de ĉiu parolanto.
En ĉi tiu Tago, ni invitas vin konsideri Esperanton ne nur kiel lingvon, sed kiel veturilon por justeco kaj internacia kohereco.
Nome de mi mem, Laura Brazzabeni, kaj la tuta stabo de EsperRadio, ni deziras al vi fruktodonan pripensadon.

NICOLA: La 10-an de decembro 1948, tri jarojn post la fino de la 2-a mondmilito, la gxenerala asembleo de la unuigxintaj nacioj proklamis la universalan deklaron de la homaj rajtoj.
La 4-an de decembro 1950 la sama asembleo, per la resolucio 423, invitis cxiujn sxtatmembrojn kaj organizojn, kiuj interesigxas pri tio, celebri la tagon laux ilia plej tauxga maniero.

En 2006 estis kreita la konsilio pri la homaj rajtoj, helpa organo de la gxenerala asembleo.

Gxi havas sian sidejon en Gxenevo, anstatauxis la komisionon por la homaj rajtoj kaj havas la taskon antauxenpusxi la universalan respekton kaj la protektadon de la homaj rajtoj, agi, kiam okazas malobservoj, kaj favori la kunordigon de la organizoj, kiuj agas en la sistemo de la unuigxintaj nacioj.

Gxi konsistas el la registaraj reprezentantoj de 47 nacioj kaj povas ankaŭ ricevi helpojn de neregistaraj organizoj.

En mondo, en kiu aktuale estas multaj aktivaj militfrontoj, estas multaj farendajxoj.

Sed multo el la laboro povas kaj devas esti farita de la homoj de la tuta mondo, per la cxiutaga praktiko de la paco, respekto de la libereco de la aliaj kaj helpo al la plej malricxaj zonoj de la homa socio.

La dangxeraj eventoj, kiujn cxiuj ni estas spektantaj, ne povas ne senkuragxigis nin pri ebla rapida atingo de la paco.

Tamen, se cxiuj ni ne donas sian helpon al cxi tiu celo, cxi tiu grava objektivo, esenca por garantii al cxiu homo tiujn rajtojn, kiuj estas sankciitaj de la unuigxintaj nacioj, neniam estos atingita.

Pro tio ni devas lauxte peti, en cxiuj tauxgaj lokoj, la totalan malarmadon de cxiuj nacioj kaj ke la mono, kiun ni hodiaux elspezas por la armiloj, estu uzata en utilaj investoj por la evoluo de socio, en kiu la homaj rajtoj povu esti garantiitaj al cxiuj homoj.

Bonan tagon al cxiuj, nome de mi, Nikola Morandi, el la stabo de EsperRadio.

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Kiu bojas?

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?