Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • ✨ Rigardu Aperu.net por vidi liston de plej popularaj filmoj!

    ×

Kunpreĝado

Por la mondo publikigis antaŭ 4 monatoj en Esperanto Ĉu ne?

Neniu ĝenro specifite.

Proponu ĝenrojn

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

Ni esperas, ke en malfacilaj momentoj ĝi estu al vi amika helpo. Se vi bezonas interparoli, bonvolu leteri al saluton@konsolanto.org. Ni plej volonte reagos.

Jen la teksto el kiu konsistas la parolado:
Ni preparu nin por momento de kunpreĝado kaj energiumado de akvo.
Pretigu ujon da pura, energiumota akvo.

Frato, kie ajn vi troviĝas, kiuj ajn estas la malfacilaĵoj, kiujn vi alfrontas, Jesuo ĉiam pretas helpi nin. Sidu en komforta maniero, tiel ke koncentriĝo kaj akceptemo estu pli facilaj al vi.

Spiru malrapide kaj trankvile.
Enspiru. Elspiru. Enspiru. Elspiru.
Plenigu viajn pulmojn per aero kaj eligu ĝin malrapide; lasu, ke energioj de trankvileco kaj paco penetru viajn pulmojn kaj cirkulu tra la tuta korpo.
Via animo, en harmonio kun la korpo, sentas sin trankvila kaj paca.

Ni bildigu al ni scenon laŭ la bibliaj rakontoj. Estas hela tago, oraj sunradioj prilumas la gajan pejzaĝon de Kapernaumo. Blanka domaro, multkoloraj grimpherboj kaj saltetantaj birdoj plenigas la pejzaĝon per optimismo. Informo pri resanigoj allogis amason da bezonantoj. Subite, Jesuo aperas, svelta kaj bela; Lia tuniko longiĝas ĝis la piedoj. Je la horo de sunsubiro tiuj, kiuj havis siajn malsanulojn, trafitajn de plej diversaj malsanoj, alportis ilin. Jesuo surmetis siajn manojn sur ilin kaj ilin resanigis. Tiel raportas la evangeliisto Luko.

Jesuo alproksimiĝas al vi. Li surmetas siajn amikajn manojn sur vian kapon. Perceptu, ke el Liaj malavaraj manoj fluas kaskado el klara, pura akvo, kiu vin banas. Ĝi verŝiĝas sur vian kapon, fluas laŭ viaj ŝultroj, banas vian tutan korpon kaj alportas al vi pacon, serenecon, ekvilibron. Ĝi purigas ĉiajn malpuraĵojn kaj vin pacigas. Sentu, ke tiu akvo vin balzamas kaj purigas.

Enspiru. Elspiru.

Nun pensu pri Jesuo kiel pri suno, antaŭ vi. Lia lumo, Lia varmo vin envolvas. Sentu la resanigan energion, kiu emanas el la Kristo, al vi.
Li aŭskultas viajn preĝojn, fidu Lin! Lia senfina amo vin akompanas kaj protektas, kaj donas ĉion, kion vi bezonas.

Fidu! Ensorbu la resanigan energion de Jesuo, Lia lumo vin ĉirkaŭas. Sentu, ke tiu energio trairas vian tutan korpon. Sentu, ke vi vigliĝas kaj paciĝas.

Jesuo, Dia Amiko, transformu ĉi tiun akvon en kuracilon kontraŭ niaj korpaj kaj spiritaj malsanoj.

Gardu nin, Jesuo, en vian pacon, transsendu vibrojn de amo favore al nia hejmo, Sinjoro! Ĉi tie regu paco, sano, trankvilo. Ni dankas vin, Jesuo. Restu kun ni, hodiaŭ kaj ĉiam.

Tiel estu!
Trinku la energiumitan akvon.

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Kio estas sofo?

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?