Vivo de “Germanaj Specialistoj” en Sovetunio en la jaroj 1946 ĝis 1958

Esperanto Australia publikigis antaŭ 5 monatoj

01:07:27 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

Prelego de Emma Breuninger per Zoom, mardon, la 12-an de januaro 2021, dum la 4-a tago de la Aŭstralia kaj Nov-Zelanda virtuala kongreso kaj somerkursaro de Esperanto. http://aea.esperanto.org.au/eo/pri-ni/kongreso/

Post la Dua Mondmilito, ĉiuj kvar venkintaj potencoj (Usono, Britio, Francio kaj Sovetunio) tre interesiĝis pri la scio de germanaj sciencistoj. En la frua mateno de la 22a de oktobro 1946 pluraj mil sciencistoj (inĝenieroj, teknikistoj, fizikistoj, kemiistoj, ktp.) en la Soveta Okupata Zono (posta GDR) kaj Orienta Berlino estis vekigitaj pere de sovetaj soldatoj, kiuj legis al ili dekreton de Stalino, laŭ kiu ili estis devigataj al 5 jaroj da laboro en Sovetunio. Kelkajn horojn poste ili jam estis en la trajno. La familianoj devis akompani ilin. De 5 jaroj fariĝis pli ol 11 jaroj. La lastaj “specialistoj” ne povis reveni hejmen ĝis 1958. Unu el ĉi tiuj familioj estas tiu de Emma Breuninger. Ŝi mem naskiĝis dum tiu tempo en Moskvo.

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

BariloAŭtoNiEstas