#mondafest2020 Tago de Ameriko: Pri Pentrado de Luis Vargas Santa Cruz – Diana Alondra

UEAviva publikigis antaŭ 1 jaro

03:30 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

La Tago de Ameriko estis la lasta el la regionaj tagoj de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020).
Diana Alondra, el Meksiko, lerninto de Esperanto per la E-kurso por hispanparolantoj okazinta kadre de Mondafest’ 2020, prezentas sian prelegon pri la bela figuro de la malpleno en la pentrado de Luis Vargas Santa Cruz.

Luis Vargas Santa Cruz estas la pentristo de la malpura milito; relata al sociaj aferoj, lia politika arto kontribuis al la batalo por la vero kaj la historia memoro en krimoj kontraŭ la homaro en Meksiko, kun serioj kiel “Aicus Arreug” pri la malpura milito en Guerrero kaj “Aznad Etreum” pri perfortaj malaperoj . Kun sia nova verko, “La elĵeto de la paradizo”, li dividas kun la spektanto sian introspekton dum enfermado, per sentempaj konceptoj, influoj de la pasinteco kaj serĉado de la reinvento de la homa korpo per memoro. Uzante la paletron Apelles kaj la personan koloran paletron, li starigas dialogon inter klasika arto kaj mitologia arto por doni voĉon al la emocioj kaj malfortikecoj de la homaro, en ilia rilato kun Eros kaj Thanatos.

La tutan programon de la Tago de Ameriko vi povas re-spekti ĉi tie: https://youtu.be/IAeaTnP1tFM.

————————————————————-
Subtenu la laboron de UEA per membriĝo:
https://uea.org/alighoj/alighilo
#Esperanto #Ameriko #UEA

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

BojMiaŭMuKvak