Israelo kaj Hamas konsentis komenci batalhalton

Comment with Lucia publikigis antaŭ 5 monatoj

01:33 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

Amikoj, finfine ambaŭ Israelo kaj Hamas, kiu regas Gazaon, akceptis interkonsenton aranĝitan sub mediacio de Egiptio pri ĉesigo de batalo je la 2a horo vendrede frumatene laŭ la loka tempo por finiĝis la 11-tagan sangan konflikton.
La oficejo de israela ĉefministro Benjamin Netanyahu anoncis, ke la israela sekureca kabineto aprobis ĵaŭde vespere la batalhalton kun Hamas en Gazao aranĝitan sub la mediacio de Egiptio.
Laŭ la deklaro de la oficejo, la decido estis farita post 2,5-hora diskuto kaj “unuanime” aprobita de la ministroj.
Proparolanto de la Ĉina Agentejo pri Internacia Disvolva Kunlaboro diris vendrede, ke Ĉinio liveros krizokazan humanitaran helpon al la palestina registaro kiel eble plej frue.
Por helpi al la palestinaj registaro kaj popolo trakti la humanitaran krizon kaj montri la internacian humanitaran spiriton, la ĉina registaro komencis respondan mekanismon pri humanitara helpo laŭ la urĝaj bezonoj de Palestino kaj helpos al la lando efektivigi kuracadon de la vunditoj kaj reloĝigon de la delokitoj.
Ĉinio, kiel prezidanto de la Sekureca Konsilio de la UN en majo, puŝis la konsilion okazigi kvar kunvenojn kaj faris grandajn klopodojn por fini la konflikton. Karaj amikoj, bonvolu esprimi viajn opiniojn!

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

LeonoLupoElefantoAbelo