Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • ✨ Rigardu Aperu.net por vidi liston de plej popularaj filmoj!

    ×

Mankoj de infanoj veturigadataj

Radio Verda publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Neniu ĝenro specifite.

Proponu ĝenrojn

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

RV192 (2012.06.12)

Mankoj de infanoj veturigadataj

Trafiko kaj infanoj estas malbona kombino. Tion homoj intue komprenas. Aŭtaj kolizioj malproporcie mortigas infanojn. Peza trafiko ankaŭ malhelpas ke ili ludu sur siaj lokaj stratoj. Kaj komunumoj kun limigitaj ŝancoj por piedirado kaj ludado eksterdome havas pli da tro dikaj infanoj kiuj pli verŝajne spertos severajn sanproblemojn poste en siaj vivoj.

Nun vidiĝas ke aŭtotrafiko kaŭzas ankaŭ ion plian, pli subtilan, sed ankaŭ damaĝan. Ĝi ŝanĝas kiel infanoj vidas kaj spertas la mondon. Ĝi malfortigas ilian ligon al siaj najbaroj kaj komunumoj.

Antaŭ generacio, urboplana esploristo Donald Appleyard montris kiel peza trafiko en urboj erodas homajn interligojn kaj kontribuas al sentoj de malkontento kaj soleco. Nun lia filo, Bruce Appleyard, studas kiel konstanta ĉeesto en kaj ĉirkaŭ aŭtoj rolas en la perceptado kaj komprenado de infanoj pri sia hejma teritorio.

Appleyard laboris kun infanoj en du suburbaj komunumoj. Unu havas malpezan trafikon kaj instalaĵojn kiuj permesas ke infanoj iru sendepende piede kaj bicikle. La alia havas pezan trafikon kaj infanoj tie veturas preskaŭ nur aŭte. Appleyard petis ke grupoj de naŭ- kaj dek-jaruloj desegnu mapojn pri siaj kvartaloj, montrante destinojn kiel lernejoj kaj domoj de amikoj, kaj markante lokojn ŝatatajn kaj malŝatatajn. La rezultoj estis signifaj.

En la peztrafika kvartalo, la infanoj ofte esprimis sentojn de malŝato kaj danĝero kaj ne povis montri detalojn pri siaj ĉirkaŭaĵoj. La ĉefan avenuon antaŭ la lernejo flankas vicoj da arboj, sed ili apenaŭ aperis en la desegnaĵoj. Anstataŭe, koloroj ruĝa (pro danĝero kaj aŭtoj) kaj oranĝa (pro malŝato) superregis.

Partoprenantoj de la malpeztrafika kvartalo, aliflanke, montris multe pli riĉan komprenon pri sia medio, desegnis pli da stratoj, domoj, arboj kaj aliaj objektoj, kaj inkluzivis malpli da markoj pri danĝero aŭ malŝato kaj malpli da aŭtoj. La infanoj desegnis ankaŭ multe pli da lokoj kie ili ŝatas ludi aŭ kiujn ili simple preferas.

Sume, ju malpli rapidas kaj malpli abundas la trafiko, des malpli infano sentas minacon kaj des pliiĝas ĝia kapablo starigi pli riĉan ligon al, kaj ŝaton de sia komunumo.

Appleyard substrekis paradokson pri la moderna aŭtodependa komunumo. Usono spertis kreskon en trafika sekureco dum la lastaj jardekoj, sed oni atingis tion parte per forpelado de piedirantoj. Unu sondaĵo montras ke 71 procentoj el gepatroj iradis piede aŭ bicikle al la lernejo en sia infanaĝo, sed nur 18 procentoj el iliaj infanoj faras tion.

Ni spertis malpliiĝon de mortoj, sed ni vidas ankaŭ forlasadon de la stratoj. Gepatroj vidas tro da trafiko, kaj do elektas veturigi siajn infanojn. Do oni pli veturas ĉar estas pli da trafiko, kaj jen estas eĉ pli da trafiko.

Infanoj kiuj havas nur trafenestran perspektivon pro ĉiama aŭtado ne povis montri kiel la stratoj en sia kvartalo ligiĝas, sed infanoj kiuj iras bicikle aŭ piede desegnis detalajn kaj trafajn mapojn pri sia loka vojreto.

Appleyard faris sekvan enketon ĉe la infanoj de la peztrafika kvartalo post plibonigoj de instalaĵoj por piedirado kaj biciklado. Ili ne nur povis desegni pli detalajn mapojn, sed ankaŭ pli kontentis pri sia ĉirkaŭaĵo.

Antaŭ la plibonigoj, multaj infanoj indikis malŝaton kaj danĝeron lige kun aŭtoj kaj malsukcesis montri detalojn pri siaj kvartaloj. Post kiam la plibonigoj plimildigis la efikojn de la minacoj, montriĝis malpli da esprimoj de danĝero kaj malŝato, signifante pli da komforto kaj bonfarto.

Appleyard volas komprenigi sian mesaĝon ĉefe al regantoj de disvolviĝantaj landoj. Li antaŭnelonge prezentis siajn trovojn en Hindio. En Usono estas alie, sed en multaj landoj, la transformiĝo de transporta kulturo homcentra al transporta kulturo aŭtocentra estas nova. Kaj espereble ne tro malfruas por ke oni ne forgesu konsideri la homojn.

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Libroj staras sur …

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?