Kio malfaciligas la komprenon de parolata Esperanto

Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 1 jaro

07:21 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

Ĉi tiu artikolo aperis la 5-an de septembro de 2017 en la Esperanta RetRadio (www.esperantaretradio.blogspot.com). Jen la teksto:

Kiam mi estis partoprenonta en la Universala Kongreso de Seulo, en kiu ĉeestos plejmulte azianoj, mi pensis, ke verŝajne mi havos ian malfacilecon kompreni Esperanton pro tio, ke en antaŭaj UK-oj mi estis aŭdinta kelkfoje azianon, kiun mi malbone komprenis. Nun, dum la Seula UK, aŭdante lin denove, mi perceptis, ke la kaŭzo de la malfacila kompreno estis, ke li havas voĉan problemon kaj eble pro tio ne bone artikas.
Male la aliaj azianoj ĝenerale tre bone prononcis Esperanton.
Tiu fakto instigis min skribi pri tio, kio malfaciligas la komprenon de la internacia lingvo.
La unuaj kaŭzoj de tiu malfacileco estas la samaj en ĉiuj lingvoj.
a) Kelkaj homoj havas problemon de voĉo, aŭ de parolorganoj. Ilia voĉo estas ekzemple raŭka, aŭ ili kvazaŭ grakas.
b) Aliaj parolas – pro fizikaj kaŭzoj aŭ pro pigreco – tre mallaŭte.
c) Aliaj – aŭ la samaj – parolas tro rapide. En kelkaj kazoj la kaŭzo estas, ke en ilia denaska lingvo estas normale paroli tre rapide, en aliaj kazoj oni havas la impreson, ke ili volas montri, ke ili bonege regas Esperanton (aŭ alian fremdlingvon).
d) Ĉu en la kazo de (c) ĉu ne, estas homoj kiu tre malbone artikas.
e) Ni ankaŭ ne forgesu teknikajn problemojn, kiam oni aŭskultas prelegojn aŭ aliajn paroladojn en grandaj salonoj: la mikrofono, la laŭtparolilo kaj la akustiko povas ne esti bonaj.
Ĉiuj tiuj faktoroj kaŭzas malfacilecon de kompreno. Do, se vi iam ne bone komprenas iun parolanton, eble la problemo ne estas, ke vi ne bone komprenas parolatan Esperanton, sed ke ekzistas unu aŭ pliaj el la menciitaj kaŭzoj.
Ankaŭ kiel en ĉiuj lingvoj unu aparta lingva faktoro povas malfaciligi la komprenon: la intonacio. Ĉiuj esperantistoj scias, ke en nia lingvo ĉiuj vortoj devas esti akcentataj sur la antaŭlasta silabo. Se iu ne obeas tiun regulon, la kompreno iĝas pli malfacila. Ekzemple en la franca la akcento estas sur la lasta silabo, do kelkaj francoj emas akcenti tiun silabon ankaŭ en Esperanto. Dum la UK mi aŭdis esperantistojn el du aliaj landoj fari la samon. Pro tio kelkfoje la kompreno estis malfacila. Poste mi alkutimiĝas, sed – estu kiel ajn – la aŭdado estis malagrabla kaj teda.
Evidente estas normale – kiel en la kazo de lernado de ajna fremda lingvo – ke oni konservas akĉenton de sia denaska lingvo, sed oni devas klopodi malpligrandigi ĝin (kaj la instruistoj devas helpi en tiu afero kaj emfazi la gravecon de ĝusta intonacio).
Mi provas imiti la prononcon (aparte la intonacion) de la du menciitaj esperantistoj:
…….
…….

Mi emfazu, ke havi fremdlingvan akĉenton estas normale kaj ke la nura akĉento ne nepre kaŭzas komprenproblemon. Ekzemple estas konate, ke facilas rekoni la denaskajn parolantojn de la angla pro ilia akĉento, sed tri konataj tiaj esperantistoj (Mark Fettes, Humphrey Tonkin kaj Stefan MacGill) havas tre klaran prononcon kaj oni bonege komprenas ilin.
La lasta kaŭzo de malfacila kompreno de Esperanto (kaj de aliaj lingvoj) estas la erara prononco de literoj. Ankaŭ en tiu afero la helpo de instruistoj (kaj ilia emfazo sur ĝusta prononco) estas gravega. En kelkaj kazoj erara (t.e. neregula prononco) eble ne kaŭzas miskomprenon (ekzemple kiam francoj aŭ germanoj prononcas la “r” kiel [R] anstataŭ [r] – “kRom” anstataŭ “krom”), ĉar oni perceptas, ke la parolanto volas diri “krom” kaj oni povas alkutumiĝi. Problemoj kaj miskompreno ekestas, kiam oni prononcas literojn tiel erare, ke ili sonas kiel aliaj literoj. Vidu kelkajn ekzemplojn:
Oni volas diri “dia”, sed prononcas “ĝia”.
Oni volas diri “tiam”, sed prononcas “ĉiam”.
Oni volas diri “alto”, sed prononcas “aŭto”.
Oni volas diri “grave”, sed prononcas “gravi”.

Mi prenis ekzemplojn de la interfero de la brazila prononco, sed evidente ekzistas ankaŭ la interfero de la prononco de aliaj lingvoj kiu povas malfaciligi la komprenon de parolata Esperanto.

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

tablonmeblograndagitaron