La Liturgio de la Vorto — 3a Dimanĉo de Karesmo, jaro B — 7.03.2021
La Liturgio de la Vorto publikigis antaŭ 3 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 3
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
„Ĉar fervoro por Via domo ardas en mi.” (Psa 69:10) Hodiaŭ la kalendaro de la liturgiaj legaĵoj donas al ni la taskon kontempli la forpelon de komercistoj el la Templo fare de Sinjoro Jesuo. Ni pripensu ĉu en niaj vivoj ni observas la saman estimon por sanktaĵoj — videblaj signoj de la Dia ĉeesto inter homoj.
Sankta Paŭlo instruas al ni, ke nia „korpo estas templo de la Sankta Spirito” (1 Kor 6:19). Ĉu kun sama fervoro ni forpelas pekon kaj malpuraĵon el ni mem?
Ĉiun dimanĉon de la Granda fasto ni renkontiĝos por kune celebri la Liturgion de la Vorto en esperanto. Ni preĝu al la Sinjoro, ke nia fido kaj kompreno kresku, por ke ni fariĝu pli bonaj atestantoj de Lia boneco, ekzemploj de Lia amo kaj proklamantoj de Lia savo! 🙏
✠ ✠ ✠
Ni preĝu hodiaŭ kun la himno „The Glory of These Forty Days” (La gloron de ĉi tiuj kvardek tagoj). La teksto fare de Maurice Frederick Bell estas traduko de la latina himno „Clarum decus jejunii”, verkita de sankta papo Gregorio la Granda. En la Salisburia breviero tiu ĉi himno aperas dum la matena laŭdo de la 3a dimanĉo de Karesmo. En la proponata registraĵo kantas ĝin la Sesia Ĥoro de la Oregona Katolika Eldonejo, laŭ la melodio „Erhalt uns, Herr” de Joseph Klug, harmoniigita de Johan Sebastian Bach:
https://www.youtube.com/watch?v=zuFN3wTpZ-s
✠ ✠ ✠
0:00 ‣ Komenco
0:08 ‣ Enira antifono — kp. Jeĥ 36
0:26 ‣ Krucosigno
0:32 ‣ Saluto
0:37 ‣ Komenca preĝo
0:46 ‣ Unua legaĵo — Eli 20
3:33 ‣ Psalmo — Psa 19 (R.: Joh 6)
6:00 ‣ Dua legaĵo — 1 Kor 1
6:56 ‣ Aklamo — Joh 3
7:58 ‣ Evangelio — Joh 2
10:21 ‣ Silento
10:49 ‣ Universala preĝo
12:15 ‣ Preĝo de la Sinjoro
14:10 ‣ Resuma preĝo
14:46 ‣ Beno
14:58 ‣ Fino
✠ ✠ ✠
Dankon
‣ al UECI, kiu provizis min per la dosiero de la Legaĵaro laŭ la eldono aprobita por la liturgia uzo,
‣ al la ekumena diserva libro „Adoru”, en kiu mi trovis plurajn formulojn de liturgiaj preĝoj,
‣ al la retejo „Psaume du dimanche”, kie mi trovis tiun ĉi melodion de la responda psalmo fare de Joseph Thirouin,
‣ al la liturgia kantolibro „Niepojęta Trójco”, de kie mi prenis la melodion de la aklamo fare de patro Dawid Kusz OP (vol. 2, mel. η),
‣ al la „Kristanaj fontoj”, kie troviĝas la traduko fare de pastro Albrecht Kronenberger de la Roma breviero, de kie mi prenis la Universalan preĝon por la dua vespro de la 3a Dimanĉo de Karesmo.
Kiel pentraĵon por hodiaŭ mi elektis „Kristo forpelas la monŝanĝistojn el la Templo” (ĉ. 1610) fare de Francesco Boneri (kn. Cecco del Caravaggio).