La Leopardo kaj la Pavianido
Esperanto Rennes publikigis antaŭ 12 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Mirinda dokumento pri juna leopardo kiu mortigas grandan pavianon, kaj poste… strangaĵo okazas…
Farita de la klubo Espéranto-Rennes : http://esperanto.rennes.free.fr
Jen la teksto :
“Afriko. Ni estas en Afriko, vasta teritorio kie vivas multe da bestoj.
Hodiaŭ, okazas io nekutima : hodiaŭ juna leopardino celas ataki grandan pavianon. Tio estas relative malofta celo en la sovaĝa mondo: eĉ se leopardo estas karnovoranto, ĉasas ĝi preskaŭ neniam pavianon, ĉar tio danĝeras.
Nun, tiu juna leopardino ekatakas !
Kiel kutime, la ĉaso estas sukcesa. Ŝi iras al sia arbo por flankenmeti sian kaptaĵon.
Sed, strangaĵo okazas. Io ŝanĝigas la predantan konduton.
Bebo. Jen paviana bebo.
Perforto tuj forflugas el ŝia menso. La leopardino surflanke kuŝiĝas. Ŝajne ŝi volas kunresti apud la bebo, dum daŭra repozmomento.
Subite, hieno alvenas. La leopardino singardeme prenas la simieton por suprenmeti ĝin sur la protektan arbon. La leopardino timige instigas la hienon forkuri.
Revenante al la pavianeto, tiu ŝajnas alvoki ĝin naive. La simieto serĉas kontakton kun la leopardino, kvazaŭ ŝi anstataŭas ĝian patrinon.
En la afrika nokto, la paviana bebo kaj la juna leopardino kune endormiĝas. Estos la lastaj momentoj de la vivo de la etulo. Malvarmo profunde endormigos ĝin eterne antaŭ la matenruĝo.
Poetoj kaj saĝuloj diras ke la natura spektaklo konsolas pri ĉio. Tiun nokton, leopardo kaj simieto kuŝis kune. La sekretoj, kiujn la naturo evidentigas al ni, mirindegas kaj mense grandigas nin.”