Novaj konsumrimedoj de rizo
Comment with Lucia publikigis antaŭ 4 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 2 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Pro ekstremaj veter-fenomenoj tra la mondo kaj kompleksa kaj ŝanĝiĝema internacia situacio, nutraĵa sekureco denove fariĝis demando komuna zorgo de la tuta mondo.
Ĉinio estas lando en la mondo, kiu plej frue komencis kulturi rizon. En la lastaj kvin jaroj, la rizproduktkvanto de Ĉinio konservis la nivelon de ĉirkaŭ 210 milionoj da tunoj, certigante ĝeneralan ekvilibron de proponado kaj postulado.
Ĉinio ĉiam klopodis por pligrandigi rizproduktkvanton per plibonigo de bredado. “Marakva rizo”, evoluigita de Yuan Longping – la “patro de hibrida rizo” – transformis dezertan grundon en fekundajn rizkampojn kaj akiris grandan produktkvanton. Nun en la mondo estas 950 milionoj da hektaroj da sal-alkala tero, el kiuj 100 milionoj da hektaroj estas en Ĉinio. Ĉinio planas nutri 80 milionojn da homoj per “marakva rizo”.
Krome, Ĉinio ankaŭ donis grandan gravecon al maniero de kultivado, plene utiligante la naturdoton de grundo kaj lokaj naturresursoj. Ekzemple, la norda urbo Panjin kreskigis rizon kaj bredis krabojn en samaj kampoj, ĉar la kraboj povas malkompaktigi la grundon, elimini herbojn kaj insektojn, liveri sterkaĵojn, dum la plantoj povas purigi la situacion.
El la ŝanĝo de venda ĉenero, ni povas pli facile trovi la ŝanĝiĝon de la agrikultura ĉeno movata de novaj postuladoj de konsumantoj.
Kiam konsumantoj aĉetas rizon, ili prefere zorgas pri geografiaj markoj. Ekzemple Wuchang-rizo, Zhaoyuan-rizo, kaj Panjin-rizo, kiun ni supre menciis, ĉiuj estas nomitaj laŭ la originoj, kaj ĉi tiuj lokoj situas en la nordorient-ĉina ebenaĵo. Rizo el ĉi tiuj regionoj ne nur estas konata en Ĉinio, sed ankaŭ estas vendata kiel unu el la agrikulturaj produktoj inkluzivitaj en la Interkonsento pri Geografia Indiko de Ĉinio kaj la Eŭropa Unio al dekoj da landoj tra la mondo.
Aliflanke, ankaŭ la konsumado de rizo en Ĉinio havas fortajn regionajn trajtojn. Malantaŭ la konsumado de rizo estas diversaj preferoj.
Ekzemple, homoj en la suda provinco Guangdong ŝatas manĝi longgrajnan rizon, ĉar ĉi tiu speco de rizo estas pli grasa kaj taŭgas por fari argilpotan rizaĵon, kaj la plej multaj homoj en norda Ĉinio preferas rondgrajnan rizaĵon, kiu estas glueca kaj bongusta.
Kun plibonigo de la vivnivelo, la ĉinaj konsumantoj pli kaj pli zorgas pri nutraĵa freŝeco kaj sana dieto, kio antaŭenigas la plibonigon de la rizkonsuma ĉeno.
Ankaŭ la zorgo de konsumantoj pri nutraĵa freŝeco antaŭenigis la plibonigon de rizpakado.
Ĉu vi ŝatas rizaĵon? Kiun specon de rizo vi preferas? Kiajn