Civitana scienco por daŭripovo: jen vojo por esperantistoj – Mark Fettes | KAEST 2020
E@I publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 2 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Antaŭ kvin jaroj, ĉiuj ŝtatoj de la mondo konsentis kunlabori por realigi la Celojn por Daŭripova Evoluigo de Unuiĝintaj Nacioj. Por mezuri nian progreson (aŭ malprogreson) al tiuj celoj, necesas sisteme kolekti amason da datumoj pri multegaj aspektoj de homaj socioj. Tamen la ekzistantaj datumkolektaj sistemoj de registaroj, neregistaraj organizoj (NRO-oj), ktp estas nesufiĉaj al la bezonoj. Laŭ la opinio de la preleganto Mark Fettes, per engaĝo de multaj ordinaraj homoj en retoj de t.n. “civitana scienco”, eblas kompensi tiun mankon kaj samtempe disvastigi komprenon pri daŭripovo, kiu estas pli aktiva kaj konkreta; kunlaboro en tia aliro povus bele kongrui kun la kulturo kaj valoroj de esperantistoj.
Mark Fettes estas profesoro pri edukado en kanada universitato Simon Fraser kaj eksa prezidanto de UEA. Lia unua faka eduko estis en la naturscienco (biokemio); liaj nunaj esploroj fokusiĝas al la rilatoj inter kulturo, naturo, kaj edukado por daŭripovo.
—
Tiu ĉi programero okazis dum KAEST 2020. Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) estas serio de seminarioj kaj konferencoj ekzercantaj scienc-teknikan aplikon de Esperanto okazantaj sur la teritorio de hodiaŭaj Ĉeĥio kaj Slovakio. Ĝi okazas ĉiun duan jaron kaj estas organizata ekde 2010 de E@I. Pli da informoj ĉe: https://kaest.ikso.net/