La Forfikuloj – jen unu plia betona urbo (strat-punka kanto, kreita per AI) #esperanto
La Mirinda Mondo publikigis antaŭ 2 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Kantoteksto (de mi):
Per grizaj muroj alte urb’ staras
Malvarma dura kaj unuforma
Kun dek miloj da fremdaj najbaroj
Evitante unu la alian
Sur la stratoj neni’ troviĝas
Krom asfalt’ aŭtoj, herboj kaj truoj
Sunblankigitaj butikoŝildoj
Grafitio sur ĉiu fenestro
Jen unu plia betona urbo
Kun unu plia malgaja loĝanto
Jen unu plia betona urbo
Kun unu plia malgaja loĝanto
Malpuraj knaboj en park’ trivita
Neglektitaj de siaj gepatroj
Ĉe senreta gol’ dek tri junuloj
Vendante drogojn tute senkaŝe
En mia hejmo kverelas knaboj
L’ edzin’ kuiras daŭre silente
Sidiĝas, antaŭ mi televidil’
Mi nur atendas la sekvan tagon
Mi volas morti!
Jen unu plia betona urbo
Kun unu plia malgaja loĝanto
Jen unu plia betona urbo
Kun unu plia malgaja loĝanto
Mi volas morti!
Mi volas morti!
Mi volas morti!
Mi volas morti!
Jen unu plia betona urbo
Kun unu plia malgaja loĝanto
Jen unu plia betona urbo
Kun unu plia malgaja loĝanto
(Let’s scram!)
—
Elŝuti: https://www.miavivo.net/?status/1-1-1706955276/
Plialtkvalitigita per:
https://www.bandlab.com/
Kreita je la 1-3-a de februaro 2024 per:
https://app.suno.ai/
Albumkovrilo:
https://www.pexels.com/photo/band-playing-punk-music-3807093/
—
La kantoteksto estas 🄯 publika havaĵo. Uzu ĝin libere.