Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • 📢 La unua publika konkurso de Aperu komenciĝos baldaŭ kun filmetoj de Tubaro! 🏆 Legu pli en nia lasta blogafiŝo ĉe Aperu! 🔥

  • La teamo de Aperu! venkis en konkurso! Ankaŭ estas ekscitaj novaĵoj! Legu pli en nia lasta blogafiŝo.

    ×

JES 2017 – La Nana Danco (De Kabouterdans in Esperanto)

Spenĉjo - jan Pensa publikigis antaŭ 4 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

De Kabouterdans, tradukita el la nederlanda al Esperanto. Mi esperantigis la kanton dum JES 2017/2018 en Pollando, kaj unuafoje prezentis ĝin dum la Internacia Vespero de la sama renkontiĝo. Post jaroj mi daŭre fojfoje ricevas komentojn kaj demandojn pri la kanto, do mi decidis finfine meti filmeton de ĝi en YouTube. Multan dankon al Frank, Roĉjo kaj Klára, kiuj dancis sur la scenejo por doni ekzemplon al la publiko, kaj al Andries Hovinga, kiu filmis kaj permesis publikigon en mia kanalo.

La originala versio estas flandra infankanto el la jaro 2000, kiu estis ege populara en Flandrio kaj Nederlando. La kanto venas el infana televidprogramo pri nanoj/koboldoj, kiuj loĝas en fungaj domoj en arbaro.

Originala nederlandlingva versio de la kanto:
https://www.youtube.com/watch?v=QxYB4BXanVI

————-
KANTOTEKSTO:

Donu la atenton nun
Ĉar jam estas via ŝanc’
Venu al la danca rond’
Ĉar venos nun la nana danc’
Kundancanton trovu vi
Inon, iĉon, gravas ne
Prenu ties manon nun
Kaj paŝu antaŭen

Refreno:
Ek per unu piruet’
Frapu la plankon per pied’
Svingu manojn en aer’
Kaj sidiĝu super ter’
Nun ansera turnbalanc’
Tiel do la nana danc’!

Nanoj, mi gratulas vin!
Ege bone dancas vi
Dancu ĝin denove do
Du fojojn petas mi

Refreno ×2

Kia danc’ kaj kia ĝu’
Vi tre lertas, kredu min
Ni faru do la dancon plu
Tri fojojn ĝis la fin’

Refreno ×3

————-
UZITAJ AKORDOJ

senteksta parto:
G – – – F C G –
G – – – F – D –
G – – – F C G –
G – – – F D G –

strofoj:
G – – – F – D –
G – – – F D G –
(dufoje ĉe la unua strofo)

refreno:
D – – – C – G –
D – – – C – G –
Em – C – D – G –

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Se oni laboras, oni devas gajni …

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?