Resuma filmo de la 34-a Kantoparado
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 6 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Proponoj dum la 34-a Kanto-Parado je la 12.07.2023:
1) Kaŝi: 3:49 Amokanto – La perdita Generacio https://www.youtube.com/watch?v=CyZhjeuD3p4
2) Inge: 4:59 La nereĝojigeblulo – Gijom‘ Armide https://www.youtube.com/watch?v=qQHJ7jU_Pbg
3) Michaela: 5:33 Esperanta Tragedio – June kaj Kune https://www.youtube.com/watch?v=cVa_PsGqwWU
4) Dorothee 2:49 Kiam restas am‘ nur – La kompanoj https://www.youtube.com/watch?v=6pMStwxjrwI
5) Meri: 3:00 De am‘ iĝas rim‘ libereco – Amira Chun https://www.youtube.com/watch?v=NekF4HdAW1A
6) Tatjana: 2:17 33 Bovinoj – Paŭlo Moĵajev https://www.youtube.com/watch?v=IjYHV3GVLkY
7) Attila+Ewa: 4:18 Violbukedo – Attila Schimmer https://www.youtube.com/watch?v=OsKV80zC0qM
8) Fransoazo: 5:33 Kanto de la subteraj loĝantoj – Eterna Krokodilanto (Reludversio de kanto de belarusa grupo N.R.M.) https://www.youtube.com/watch?v=w0yBNQu9UJw
9) Heinz: 3:15 Ĉio estas amo – Armel Amiot https://www.youtube.com/watch?v=09Pp-2uCogE
Atentu: Jena kanto atingis la limon de 3-foja partoprenado kaj oni ne plu povis voĉdoni por tiu kanto:
Kanto n-ro 1): Amokanto de La Perdita Generacio (LPG)
Rezultoj kaj statistikoj de la voĉdonado estas videblaj ĉi tie:
https://pollunit.com/de/polls/nfppbma4hitqpkjxyvheya kaj https://pollunit.com/de/polls/nfppbma4hitqpkjxyvheya/evaluations
Venkintoj post la voĉdonado (56 voĉdonantoj) kaj venontan fojon denove ĉeestos:
1-a rango kun 112 poentoj: Ĉio estas amo – Armel Amiot
2-a rango kun 56 poentoj: Esperanta Tragedio – June kaj Kune
3-a rango kun 50 poentoj: Violbukedo – Attila Schimmer
Gratulon al ĉiuj, kiuj partoprenis! … kaj jen ĉi-tie vi baldaŭ trovos ankaŭ la ligilon al la resuma filmo: https://eventaservo.org/e/RB-12jul23_34-a_Kantoparado
Por vidi detale la rezulton kaj la ligilojn al la jutubaj filmoj, bonvolu iri al la paĝo de Eventa Servo kaj alklaku sube la dosierojn por pli bone legi ilin: https://eventaservo.org/e/RB-12jul23_34-a_Kantoparado
Por vidi ankaŭ la rezultojn de la aliaj Kantoparadoj, bonvolu iri al la paĝo de la Ratkaptista Bando https://eventaservo.org/o/RB_Hameln aŭ serĉu en la serĉkampo ĉe https://eventaservo.org/ per la serĉvorto “Kantoparado” kaj alklaku ankaŭ “pasintaj eventoj” aŭ iri al la paĝo de la Verda Stacio: https://www.verdastacio.eu/kantoparado/
Denove estis bela vespero dum la 34-a Kantoparado. Entute partoprenis 72 homoj el 19 landoj (Hungarujo, Francujo, Hispanujo, Belgujo, Nederlando, Danujo, Slovakujo, Kroatujo, Rusujo, Svislando, Britujo, Bulgarujo, Ukrainujo, Usono, Italujo, Ĉeĥujo, Armenujo, Aŭstralio kaj Germaujo). Apartan dankon por la partoprenado al la grupo el Kastelo Greziljono (dum la Maratonaj Kursoj)! Koran dankon, ke vi ĉiuj ĉeestis. Voĉdonis en la fino 56 homoj.
Dankon al Paŭlo de la Verda Stacio!