Saša Pilipović invitas al “Dek tagoj de Kapitano Postnikov”
UEAviva publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 5 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Dek tagoj de kapitano Postnikov, estas romano verkita de Mikaelo Bronŝtejn, dediĉita al realaj eventoj okazintaj en Rusio antaŭ cent jaroj. La ĉefa rolulo de la romano, Aleksandr Aleksejeviĉ Postnikov, estas lerta, eksterordinara persono, artileria oficiro, kiu partoprenis du militojn en la Oriento kaj ricevis ordenojn. Kiel senlaca iniciatinto de la ideo de universala internacia lingvo, #Esperanto, li organizis kaj sukcese okazigis la unuan rusan kongreson de Esperanto en 1910 en Sankt-Peterburgo. En 1911 A.A. Postnikov estis arestita kaj, sub falsaj akuzoj de spionado, kondamnita al senigo de nobela titolo, rangoj, ordenoj kaj trudlaboro por periodo de 8 jaroj. La romano estis adaptita al la teatro kaj prezentita dum la 96-a Universala Kongreso (UK) de Esperanto, kiu okazis ekde la 23-a ĝis la 30-a de julio 2011 en Kopenhago. La teatraĵon faris la asocio de dramaj artistoj de Serbio “Savez Dramskih Umetnika Srbije”, kun Saŝa Pilipoviĉ en la rolo de Aleksandar Postnikov. Nun la teatraĵo disponeblos por la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto, memore al la forpasinta kolego Mico Vrhovec, kiu ludis Zamenhofon. Saŝa Pilipoviĉ invitas vin aliĝi kaj spekti. Aliĝilo: https://vk.esperanto.net