Lorelaj
The Repository of Rare Records publikigis antaŭ 10 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Ne scias mi kial mi estas
malgraja en la kor’;
antikva fabelo restas
por ĉiam en mia memor’.
Vespero jam ekmalheliĝas
fluadas la Rajn, en trankvil’;
La supro de l’monto lumiĝas
en vespersuna bril’.
II
Belega knabino jen tronas
kun ora juvelar’;
La belan vizaĝon kronas
mirinde la ora harar’.
Ŝi uzas la oran kombilon
kaj dume kantas ŝi,
sed havas strangan stilon
sorĉigan la melodi’.
III
Kaj sopiregon sentas
ŝipisto dum sia vetur’;
rifaron li ne priatentas
ĉar alten rigardas li nur.
Mi kredas, ke dronas do fine
ŝipisto kun sia boat’,
kaj tion kaûzis feine
la Lorelaja kantad’.
de Heinrich Heine
Trad. L. Elb.