Origamio kaj Esperanto: du universalaj artoj komuniki – Larysa Osadchuk | SES 2020

E@I publikigis antaŭ 6 monatoj

25:52 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

Origamio estas fenomeno pli granda ol nur arto, ĝi estas je la kruciĝo inter arto kaj geometrio. Ĝi utilas nun en sciencoj, teknikoj, medicino, edukado sed ankaŭ kiel universala ne-vorta ilo por komuniki. Origamio estas pli kaj pli uzata en lernejoj por edukado kaj en la profesia vivo de plenkreskuloj. Origamio altiras homojn per sia simpleco kaj siaj mirigaj rezultoj, la praktiko de origamio kreas etoson de bonfido kaj paroligas la homojn. Origamio povas helpi disvastigi Esperanton en lernejoj. Aliflanke, Esperanto povus iĝi la labora lingvo por internaciaj renkontiĝoj de origamistoj el la tuta mondo kaj tiel altiri novajn esperantistojn en la esperanta movado.
Ĉarma prelegantino Larysa Osadchuk en tiu ĉi filmeto proponas kompari Origamion kaj Esperanton, laŭ la principoj de ilia strukturo, iliaj eblecoj pri komunikado kaj trovi, ke ili havas multajn komunajn trajtojn kaj ke ili povus helpi unu la alian progresi en la mondon.

——-
Tiu ĉi programero okazis dum SES 2020. Somera Esperanto-Studado (SES) estas semajna internacia lernejo de Esperanto por kaj komencantoj kaj progresintoj kun riĉa distra programo organizata de E@I. Ĝi okazas kutime julie en Slovakio. Pli da informoj ĉe: https://ses.ikso.net/

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

KatojRozojFiŝojArboj