Fundamento De Esperanto Ekzerco 22 Diversaj frazoj pri participoj
Matio esperante publikigis antaŭ 6 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
22
Fluanta akvo estas pli pura, ol akvo staranta senmove. ― Promenante sur la strato, mi falis. ― Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam Nikodemo estas la batanto kaj Jozefo estas la batato. ― Al homo, pekinta senintence, Dio facile pardonas. ― Trovinte pomon, mi ĝin manĝis. ― La falinta homo ne povis sin levi. Ne riproĉu vian amikon, ĉar vi mem plimulte meritas riproĉon; li estas nur unufoja mensoginto dum vi estas ankoraŭ nun ĉiam mensoganto. ― La tempo pasinta jam neniam revenos; la tempon venontan neniu ankoraŭ konas. ― Venu, ni atendas vin, Savonto de la mondo. ― En la lingvo “Esperanto” ni vidas la estontan lingvon de la tuta mondo. ― Aŭgusto estas mia plej amata filo. ― Mono havata estas pli grava ol havita. ― Pasero kaptita estas pli bona, ol aglo kaptota. ― La soldatoj kondukis la arestitojn tra la stratoj. ― Li venis al mi tute ne atendite. ― Homo, kiun oni devas juĝi, estas juĝoto.
flui couler | flow | fliessen | течь | płynąć, cieknąć.
movi mouvoir | move | bewegen | двигать | ruszać.
strato rue | street | Strasse | улица | ulica.
fali tomber | fall | fallen | падать | padać.
at marque le participe présent passif | ending of pres. part. pass. in verbs | bezeichnet das Participium praes. passivi | означаеть причастіе настоящаго времени страд. залога | oznacza imiesłów bierny czasu teraźniejszego.
peki pécher | sin | sündigen | грѣшить | grzeszyć.
int marque le participe passé du verbe actif | ending of past part. act. in verbs | bezeichnet das Participium perfecti activi | означаетъ причастіе прошедшаго времени дѣйствит. залога | oznacza imiesłów czynny czasu przeszłego.
intenci se proposer de | intend | beabsichtigen | намѣреваться | zamierzać.
levi lever | lift, raise | aufheben | поднимать | podnosić.
riproĉi reprocher | reproach | vorwerfen | упрекать | zarzucać.
meriti mériter | merit | verdienen | заслуживать | zasługiwać.
mensogi mentir | tell a lie | lügen | лгать | kłamać.
pasi passer | pass | vergehen | проходить | przechodzić.
neniam ne… jamais | never | niemals | никогда | nigdy.
ont marque le participe futur d’un verbe actif | ending of fut. part. act. in verbs | bezeichnet das Participium fut. act. | означаетъ причастіе будущаго времени дѣйствит. залога | oznacza imiesłów czynny czasu przyszłego.
neniu personne | nobody | Niemand | никто | nikt.
atendi attendre | wait, expect | warten, erwarten | ждать, ожидать | czekać.
savi sauver | save | retten | спасать | ratować.
mondo monde | world | Welt | міръ | świat.
lingvo langue, langage | language | Sprache | языкъ, рѣчь | język, mowa.
grava grave, important | important | wichtig | важный | ważny.
pasero passereau | sparrow | Sperling | воробей | wróbel.
kapti attraper | catch | fangen | ловить | chwytać.
aglo aigle | eagle | Adler | орелъ | orzeł.
ot marque le participe futur d’un verbe passif | ending of fut. part. pass. in verbs | bezeichnet das Participium fut. pass. | означаетъ причастіе будущ. времени страд. залога | oznacza imiesłów bierny czasu przyszłego.
soldato soldat | soldier | Soldat | солдатъ | żolnierz.
konduki conduire | conduct | führen | вести | prowadzić.
aresti arrêter | arrest | verhaften | арестовать | aresztować.
tra à travers | through | durch | черезъ, сквозь | przez (wskroś).
juĝi juger | judge | richten, urtheilen | судить | sądzić.