Polisemio en Esperanto (1)
Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 6 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 6 Spektoj
- Komentu!
- 1
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Ĉi tiu artikolo aperis la 30-an de julio de 2019 en la Esperanta RetRadio (www.esperantaretradio.blogspot.com). Jen la teksto:
Polisemio (el la antikva greka) estas la fakto, que io havas plurajn signifojn.
Pro tio oni uzas tiun terminon ankaŭ rilate vortojn, ĉar multaj el ili havas plurajn, almenaŭ du, signifojn.
Iam mi aŭdis, ke “en Esperanto – kontraŭe al naturaj lingvoj – ĉiu vorto havas nur ununuran signifon”.
Tiu kiu asertis tion laŭŝajne sciis ion pri Esperanto, sed ne sufiĉe, ĉar ĉiu esperantisto scias, ke tio ne veras; t.e., multaj Esperantaj vortoj havas du aŭ pli da signifoj. Verŝajne ne eblas, ke en lingvo kiu servu al normala komunikado en kompleksa socio ĉiu vorto havas nur unu signifon.
La aŭtoro de vikipedia artikolo pri Polisemio asertas, ke estas afero de “lingva ekonomio”, ke “por esprimi diversajn signifojn sufiĉas ununura vorto”, sed rilate Esperanton li atentigis pri jeno:
“En la esenco de Esperanto kuŝas tendenco, ke ne ekzistu tiom da ebloj [t.e. tiom da polisemiaj vortoj], kiuj povus konduki al konfuzo.”
Do ofte ni havas en la internacia lingvo du aŭ pli da vortoj por nur unu vorto en aliaj lingvoj. Mi montras nur malmultajn ekzemplojn el la portugala (maldekstre; Esperanto – dekstre).
Bala – kuglo; bombono
Banco – benko; banko
Carteira – monujo; skribo-tablo
Manga – mango; maniko
Pasta – pasto; teko; paperujo; ministra fako
Salto – salto; kalkanumo; akvo-falo;
Tamen ekzistas polisemio en Esperanto. Vidu la nombrojn de signifoj ekzemple de jenaj vortoj (laŭ PIV): kolizii – 2; folio – 3; freŝa – 4; movado – 5; montri – 6; klaso – 7; kontraŭ – 8 ; kolonio – 9; ktp. ktp.; de – 13.
Kiel estiĝas polisemio en naturaj lingvoj? Ĝi estas afero de la evoluo de tiuj lingvoj. Ekestas novaj sencoj, novaj faktoj en la socio, kaj iu komencas uzi por tio vortojn kiuj jam ekzistas, kaj aliaj samlingvanoj ripetas tiun uzon.
Esperanto estas tute alia. Ĝi estis kreita, artefarita. Zamenhof kreis la vortojn baziĝante ĉefe sur la latina, sed ankaŭ sur modernaj eŭropaj lingvoj. Li estis tute libera por krei vortojn, sed, ĉar li profitis de vortoj (pli ekzakte, radikoj de vortoj) de aliaj lingvoj, li ofte transponis ankaŭ la polisemion de tiuj vortoj al Esperanto.
Venontan mardon mi daŭrigos ĉi tiun artikolon.