Fundamento De Esperanto Ekzerco 37 Ano
Matio esperante publikigis antaŭ 6 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
37
La ŝipanoj devas obei la ŝipestron. ― Ĉiuj loĝantoj de regno estas regnanoj. ― Urbanoj estas ordinare pli ruzaj, ol vilaĝanoj. ― La regnestro de nia lando estas bona kaj saĝa reĝo. ― La Parizanoj estas gajaj homoj. ― Nia provincestro estas severa, sed justa. ― Nia urbo havas bonajn policanojn, sed ne sufiĉe energian policestron. ― Luteranoj kaj Kalvinanoj estas kristanoj. ― Germanoj kaj francoj, kiuj loĝas en Rusujo, estas Rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj. ― Li estas nelerta kaj naiva provincano. ― La loĝantoj de unu regno estas samregnanoj, la loĝantoj de unu urbo estas samurbanoj, la konfesantoj de unu religio estas samreligianoj. ― Nia regimentestro estas por siaj soldatoj kiel bona patro. ― La botisto faras botojn kaj ŝuojn. ― La lignisto vendas lignon, kaj la lignaĵisto faras tablojn, seĝojn kaj aliajn lignajn objektojn. – Ŝteliston neniu lasas en sian domon. ― La kuraĝa maristo dronis en la maro. ― Verkisto verkas librojn, kaj skribisto simple transskribas paperojn. ― Ni havas diversajn servantojn: kuiriston, ĉambristinon, infanistinon kaj veturigiston. ― La riĉulo havas multe da mono. ― Malsaĝulon ĉiu batas. ― Timulo timas eĉ sian propran ombron. ― Li estas mensogisto kaj malnoblulo. ― Preĝu al la Sankta Virgulino.
an membre, habitant, partisan; ex. regno l’état ― regnano citoyen | inhabitant, member; e. g. Nov-Jorko New York ― Nov-Jorkano New Yorker | Mitglied, Einwohner, Anhänger; z. B. regno Staat ― regnano Bürger; Varsoviano Warschauer | членъ, житель, приверженец; напр. regno государство ― regnano гражданинъ; Varsoviano Варшавянинъ | członek, mieszkaniec, zwolennik; np. regno państwo ― regnano obywatel; Varsoviano Warszawianin.
regno l’Etat | kingdom | Staat | государство | państwo.
vilaĝano paysan | caountryman | Bauer | крестьянинъ | wieśniak.
provinco province | province | Provinz | область, провинція | prowincya.
severa sévère | severe | streng | строгій | surowy, srogi, ostry.
justo juste | just, righteous | gerecht | справедливый | sprawiedliwy.
polico police | police | Polizei | полиція | policya.
sufiĉe suffisant | enough | genug | довольно, достаточно | dosyć, dostatecznie.
Kristo Christ | Christ | Christus | Христосъ | Chrystus.
Franco Français | Frenchman | Franzose | Французъ | Francuz.
konfesi avouer | confess | bekennen, gestehen | признавать, исповѣдывать | przyznawać.
religio religion | religion | Religion | вѣра, религія | religia.
regimento regiment | regiment | Regiment | полкъ | półk.
boto botte | boot | Stiefel | сапогъ | but.
ŝuo soulier | shoe | Schuh | башмакъ | trzewik.
lasi laisser, abandonner | leave, let alone | lassen | пускать, оставлять | puszczać, zostawiać.
droni se noyer | drown | ertrinken | тонуть | tonąć.
verki composer, faire des ouvrages (littér.) | work (literary) | verfassen | сочинять | tworzyć, pisać.
ul qui est caractérisé par telle ou telle qualité; ex. bela beau ― belulo bel homme | person noted for…; e. g. avara covetous ― avarulo miser, covetous person | Person, die sich durch… unterscheidet; z. B. juna jung ― junulo Jüngling | особа, отличающаяся даннымъ качествомъ; напр. bela красивый ― belulo красавецъ | człowiek, posiadający dany przymiot; np. riĉa bogaty ― riĉulo bogacz.
eĉ même, jusqu’à | even | sogar | даже | nawet.
ombro ombre | shadow | Schatten | тѣнь | cień.
preĝi prier (Dieu) | pray | beten | молиться | modlić się.
virga virginal | virginal | jungfräulich | дѣвственный | dziewiczy.