Labrat Nomad + angel cristian chavez – Malkaŝ’ #music #esperanto #artist #singer #popmusic
Labrat Nomad publikigis antaŭ 2 monatoj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Lyrics:
Voĉ’ anĝela.
Harar’ hela.
Vizaĝ’ stela.
Vi tro belas al mi.
Kruroj longaj.
Okuloj sonĝaj.
Suroj bonaj.
Tre imponaj al mi.
Mi klopodas,
kaj akomodas.
Vi aprobas
sed ‘stas sola al mi.
Sed mi malhelpis,
kaj tiel celis
foren peli
la histerion, fi!
Do mi nur esprimos tion, kion mi jam timas.
Kaj mi eksplikos, nur kio estas eksplikinda.
Vi estas impresa dirante nur “Jes ja”.
Mia koro ‘stas simpla sed vi ja estas komplika.
Se mi ĝin dirus al vi, kio ‘stus la avantaĝ’?
Mi ankoraŭ vin cidirus eĉ kun malsama aĝ’.
Vi estas impresa dirante nur “Jes ja”.
Renkontu min en la menso, la koro aŭ ĉe la plaĝ’.
Mi nur proskimiĝu, al kiu ‘stas estiminda,
sed mi male intimiĝas kun ul’ malĝentila.
Vi estas impresa dirante nur “Jes ja”.
Nur se vi ‘stus agrabla, ĉi tio ‘stus pli facila.
Certe mi infanecas; tute ignoriĝas saĝ’.
Mia menso feblas; Kupidon’ restas kun la sag’.
Vi estas impresa dirante nur “Jes ja”.
Mi anticipas, ke espereble alvenos malkaŝ’.
Malkaŝ’.
Espereble alvenos malkaŝ’.
Malkaŝ’.
Espereble alvenos—
Do kiam mi malkaŝiĝas,
ne alteniĝos reputacio.
Ĉu mi ‘stas vira aŭ ina?
Ĉu mankas al mi nun la gracio?
Kaj se l’ sekret’ malkovriĝas,
bonvolu diri al la nacio,
ke ĝi ‘stas kant’ kuraĝiga
elsendita de la kor-stacio.
Do kiam mi malkaŝiĝas,
ne alteniĝos reputacio.
Ĉu mi ‘stas vira aŭ ina?
Ĉu mankas al mi nun la gracio?
Kaj se l’ sekret’ malkovriĝas,
bonvolu diri al la nacio,
ke ĝi ‘stas kant’ kuraĝiga
elsendita de la kor-stacio.
Io ja okazis.
Io ja okazis, ho jes ja
Io ja okazis.
Io ja okazis, ho jes ja
Io ja okazis.
Io ja okazis, ho jes ja
Io ja okazis.
Io ja okazis, la malkaŝ’.