tiel al mi parolis praavo
eoawe publikigis antaŭ 5 monatoj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 2 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
En MP3-formato (drive.google.com/drive/folders/1Cs9Ppi90KhqYOz4LwnFWG0tuOBCuXbvh) por ĉiuj. Neniu rajto rezervita! Subtena paĝo:(bmc.link/eoawe)
Liro:
jam pasis jaroj, eble pli, ekde tiu fora tempo,
ĉiun posttagmezon, sen eraro, venis mia praavo.
li rakontadis jen pri vojoj, jen pri strangaj mondoj,
jes, li rakontadis tiom multe, iom troigis eble.
filĉjo mia, tiel al mi parolis praavo,
venu kun mi, ni forlasu la bruon de la urbo,
venu kun mi, mi denove rakontos miraklojn,
ni forveturos kaj simple estos du bonaj amikoj.
li rememoris, ke li plej feliĉa estis sur ĉevalo,
iam, kiam li rajdis tra kampoj laŭ polva vojo.
li ridetante diris, ke tiam brilis la okuloj de virinoj,
kaj lia juna koro timis nenion plu sur la vojo.
li konfidis poste, ke li enamiĝis je blondhara knabino,
kaj tiu blondhara knabino fariĝis mia praavino.
filĉjo mia, tiel al mi parolis praavo,
venu kun mi, ni forlasu la bruon de la urbo,
venu kun mi, mi denove rakontos miraklojn,
ni forveturos kaj simple estos du bonaj amikoj.
mi ree atendis, ke li venu por porti min for,
sed li ne venis plu, kvazaŭ haltis la horloĝoj.
ho, li neniam plu revenis al nia korto,
ĉar sen ajna sono, por li venis la morto.
filĉjo mia, tiel al mi parolis praavo,
venu kun mi, ni forlasu la bruon de la urbo,
venu kun mi, mi denove rakontos miraklojn,
ni forveturos kaj simple estos du bonaj amikoj.