Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • ✨ Rigardu Aperu.net por vidi liston de plej popularaj filmoj!

    ×

Baudelaire en Esperanto

Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 6 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

Jen la teksto:
La esperantistaro scias, ke pluraj gravaj religiaj verkoj (Biblio, Korano, Bhagavad Gita ktp.) kaj multegaj verkoj de la mondliteraturo (de Dante Alighieri, Shakespeare, Cervantes, Camões, Goethe, Dostojevski ktp.) estis esperantigitaj. Vidu ekzemple la jenan retpaĝon: https://eo.wikipedia.org/wiki/Serio_Oriento-Okcidento.
Unu el tiuj gravaj aŭtoroj estas la franca poeto Charles Baudelaire. (Lia nomo estis esperantigita kiel “Karlo Bodlero”, sed al mi tio sonas malbele; en aliaj lingvoj lia nomo ne estas modifita; kial en Esperanto?).
En mia artikolo de la 18-a de oktobro mi menciis, ke mi studis anglalingvan literaturon en Parizo. Sed fakte mi studis ankaŭ iomete la francan. En tiu epoko mi ŝatis i.a. Baudelaire, kaj nun, kiam mi skribis la tekston pri Kenneth White, mi memoris pri tiu epoko kaj i.a. pri tiu poeto. Verŝajne ĉar mi estis malriĉa studento (kiu ŝategis vojaĝi), mi specife ŝatis la poemon “L’invitation au voyage” (Invito al vojaĝo) – pri kiu mi parolos poste.
La malgranda artikolo pri Baudelaire en la E-Vikipedio strange komenciĝas – post la informo, ke li estis franca poeto de la 19-a jarcento – per detaloj pri kritikoj kontraŭ lia verko:
….
Nur post tiuj detaloj la artikolo asertas:
….
Krom Le Spleen de Paris (La Spleno de Parizo, kolekto de 51 mallongaj prozpoemoj) estis esperantigita lia ĉefverko Les Fleurs du Mal, La Floroj de l’Malbono. En recenzo pri la traduko Poul Thorsen opiniis, ke “Kiel oni rajte atendis de Kalocsay-Waringhien, la esperanta reverkaĵo ĉie estas portata de suverena kvalito. Sed la aliaj tradukantoj neniel bezonas senti sin malpli valoraj. La libro efikas absolute homogena.”
En alia recenzo Baldur Ragnarsson faris bonan priskribon de la ideoj kaj poezio de Baudelaire:
“Baudelaire abomenis la nebulecajn sentojn kaj facilanimecon de la romantikistoj, malamis banalecon kaj la Naturon. Pejzaĝoj lin tedis, kvankam kelkaj el liaj plej altaj analogaĵoj devenas de la Naturo. Li trovis temojn ĉe la elpelitoj de la socio, eltiris belecon el iliaj kruelaj sortoj kaj ……,”
(http://literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr33/floroj.html)
Por tiuj kiuj scias (krom evidente Esperanto) la francan kaj la anglan – kaj interesiĝas pri poezio kaj tradukado – ekzistas retpaĝo en kiu la poeto William Auld (fama en Esperantujo) komentas pri la tradukoj al Esperanto kaj al la angla de la poemo “L’Albatros” (La albatro).
(http://literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Poezio/albatro.html)
Necesas traduki literaturon ĝenerale kaj poezio specife (por ke gravaj kaj belaj verkoj estu diskonigataj en la mondo) – sed eblas? Sendube eblas. En kelkaj kazoj oni eĉ asertis, ke la traduko estas pli bela ol la originalo. Sed tiuj kazoj raras. Ĝenerale la tradukoj – eĉ se ili estas bonegaj – ne povas transdoni la saman impreson, kiun havas la legantoj de la originalo. Tion perceptas tiuj, kies denaska lingvo (aŭ lingvo en kiu ili flue komunikiĝas) estas la lingvo de la originalo kaj kiuj legas la tradukon.
Tio kondukas min al la poemo “L’invitation au voyage”, menciita supre. Ĝi estis esperantigita de la konata esperantisto Kolomano de Kalocsay. La traduko estas alirebla en la interreto (http://www.tekstoj.nl/lm/lm22-1/invito.html). Ĝi verŝajne estas bona (tion mi ne kapablas prijuĝi) kaj ebligas esperantistojn havi ideon pri la originalo, sed – kiel ĝenerale en la kazoj de tradukoj – mi ne sentas la samon kiel mi sentis legante (kaj relegante) la francan originalon.

Ni vidu unue la komencon kaj poste la refrenon de la franca originalo kaj de la esperanta traduko:
La komenco:
Mon enfant, ma soeur,
Songe à la douceur
D’aller là-bas vivre ensemble!

Ho vi, filin’-fratin’,
Sonĝ’ lulu dolĉa vin
Pri kuna viv’ trankvila.

La refreno:
Là, tout n’est qu’ordre et beauté,
Luxe, calme et volupté.

Ho, tie: sole Bel’ kaj Ord’,
Volupto, luks’, kvieta sort’.

La simpla fakto, ke – kiel kutime en la esperanta literaturo – Kalocsay uzis apostrofojn, jam donas tre alian impreson ol la originalo, en kiu la vortoj estas uzataj tute normale. Ankaŭ la uzo de “ho”, kiu korespondas al nenio en la originalo, miaopinie damaĝas la tradukon.

Gravas, ke la tradukantoj de poemoj penu imiti rimojn kaj ritmojn de la originalo, sed la impreso preskaŭ neniam povas esti la sama.
Sen rimo kaj sen la sama ritmo la traduko estus pli malpli tiele:
La komenco:
Mia filino, mia fratino,
Pensu pri la dolĉo
Iri tien kaj vivi kune.

kaj la refreno:
Tie ĉio estas nur ordo kaj belo,
lukso, kalmo kaj volupto.

Sendube kun apostrofoj, tiel ke la ritmo similas al tiu de la originalo, la traduko estus pli bona:

Mia filin’, mia fratin’,
Pensu pri la dolĉec’
Iri tien kaj vivi kune.
La refreno:
Tie ĉio estas nur ordo kaj belec’,
lukso, kalmo, voluptec’.

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Kiu estas homo?

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?